El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio, la plej granda bier-konsuma lando en la mondo

| 2016-04-07
Bookmark and Share


Biero (dokumenta foto)
 

    Rusa amaskomunikilo raportis, ke laŭ donitaĵo de la kompanio Euromonitor International, la nombro de bier-ŝatantoj en Ĉinio estas la plej granda en la mondo.

 

    La rusa retejo Sputnik citis la 6-an de aprilo la raporton de la retejo Fox Business, ke Ĉinio estas la plej grava lando de la mondo ne nur en bier-produktado, sed ankaŭ en ĝia konsumado.

 

    Fox Business diris, ke en 2015 ĉinoj drinkis preskaŭ duoble da biero ol usonanoj. Ĉinoj trinkis 25 miliardojn da litroj kaj usonanoj 15 miliardojn da litroj.

 

    Ĉinaj konsumantoj preferas manfaritan bieron. Rilataj donitaĵoj montras, ke de 2010 ĝis 2015 la nombro de entreprenoj por produkti manfaritan bieron kreskis je 23%.

 

    Cong Yin, ŝanhaja bierfaristo, opinias, ke pro sia malalta prezo manfarita biero estas ŝatata de pli kaj pli multe da junuloj.

 

    Ĝis 2015, en Ĉinio estas pli ol 1 000 bier-produktejoj. Malgraŭ tio, ke biero havas vastan merkaton en Ĉinio, tamen ĝia proponado superis postuladon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments