El Popola Ĉinio>头条新闻>

Akvo-elkluzigo ĉe Dujiangyan

| 2016-04-08
Bookmark and Share

 

    La 4-an de aprilo okazis ĉina tradicia festo Klaro kaj Brilo. En tiu tago oni elkluzigis akvon ĉe Dujiangyan, Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Tio allogis al si pli ol 2 mil ĉinajn kaj alilandajn turistojn. Ĉi-jare estas la 2 272-a datreveno de plenumo de la akvoutiliga projekto Dujiangyan. La ĉiu-jara akvo-elkluzigo, komencita en 978, estas memore al Li Bing kaj lia filo, kiuj gvidis popolamasojn konstrui Dujiangyan por feliĉigi la popolanojn sur la ebenaĵo Chengdu.

 

 

    La akvo-elkluzigo en la festo Klaro kaj Brilo estas popola moro en la urbo Dujiangyan. En la tago Klaro kaj Brilo de ĉiu jaro, unu el la 24 sunperiodoj laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, lokanoj okazigis aktivaĵojn por festi la finkonstruon de Dujiangyan, la venon de la sezono de printempa plugado kaj ankaŭ rememori Li Bing.

 

    La urbo Dujiangyan troviĝas ĉe mont-elirejo de la kuniĝo de la supra baseno de Minjiang-rivero kaj ĝia meza baseno ĉe la nordokcidenta rando de la ebenaĵo Chengdu en centra Sichuan. En 256 a.K., sub la gvido de Li Bing, oni konstruis Dujiangyan, kiu bridis inundojn kaj igis Chengdu "lando de Abundo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments