El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pentrado per fingroj

| 2016-04-08
Bookmark and Share

 

    Kutime oni pentras per peniko, tamen ŝi pentras per siaj dek fingroj. Iris Scott el Seatlo de Usono vivis sub la granda ombro de sia patro, kiu estis drogemulo, tial ŝi fuĝis al arbaro proksime al sia hejmo. La arbaro ŝin akompanis en ŝia kreskado. Sen mono por aĉeto de farbo kaj peniko, ŝi povis nur rigardi plezuran pentradon de aliaj kunlernantoj. Ŝi tiel forte deziris pentri, ke ŝi ofte kaŭre ploris kaj desegnis bildojn sur tero per siaj fingroj. "Sen peniko, farbo kaj kanvaso, mi povas pentri sur tero!"

 

 

    Kreskinte, la obstina knabino rifuzis penikon, kaj pentras per siaj dek fingroj preskaŭ 14 horojn ĉiutage. Lastatempe ŝiaj pentraĵoj gajnis vastajn laŭdojn. Unu malgranda pentraĵo estas vendita kontraŭ almenaŭ 6 500 usonaj dolaroj. Malgraŭ la alta prezo, la pentraĵoj rapide elĉerpiĝis de ŝiaj fanoj. Ŝi diris: "Mi estas kontenta, ĉar mi ne estas plu maltrankvila pri kosto de farbo. Iama malfacilo estis fandita en miajn dek fingrojn. Mi volas esprimi nur dankemon al mia pasinteco."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments