El Popola Ĉinio>头条新闻>

Populariĝas eksterlande "har-tatuaĵo" sur la skalpo

| 2016-04-08
Bookmark and Share


La helblua kato sur la kapdorso de Katichka
 

    Lastatempe rusa junulino Katichka publikigis foton de sia nova hararanĝo ĉe la sociuma retejo Instagram, kaj kaŭzis grandan reagon de retanoj. La foton jam vidis 14 mil homoj. En tiu foto, Katichka levas la longan hararon kovrantan la kapodorson kaj elmontras formon de kato sur la skalpo. La menciita hararanĝo jam fariĝis nova tendenco.

 


Ekpopulariĝas "har-tatuaĵo"
 

    Ŝiaj haroj estis tute rozkoloraj antaŭe, sed en la nova dezajno, duono de ili estas tinkturita per la blua koloro. La unika trajto de tiu ĉi hararanĝo estas, ke ŝi mallongigis la hararon ĝis la kolo, sur la rozkolora duono razis formon de kato kaj kolorigis ĝin blua. Tiu hardezajno sur la skalpo estas nomata "har-tatuaĵo", kiu sin kaŝas sub la ekstera hararo kaj videblas nur kiam la longaj haroj estas tiritaj supren.

 


"Har-tatuaĵo" videblas nur kiam la eksteraj haroj estas eltiritaj.
 

    La "har-tatuaĵo" unuafoje aperis en frua tempo de la kuranta jaro, sed la prezentado de Katichka nun faras ĝin populara. Multaj homoj sekvas ŝin kaj unu post alia montras fotojn de novaj "har-tatuaĵoj" kaŝataj sub la eksteraj haroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments