El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alipay eniros en Eŭropon

| 2016-04-08
Bookmark and Share

 

    Lastatempe estis anoncite, ke Alipay fariĝos uzebla en Eŭropo. Alipay estas poŝtelefona pag-aplikaĵo (programo) sub la grupo Alibaba, la plej granda detalista ret-platformo en la mondo. Ĝia baldaŭa lanĉo en Eŭropo fakte markos la plej grandan paŝon de la grupo ekster Azio kaj ebligos al la ĉinaj vojaĝantoj pagi per Alipay en tiu regiono. Post la lanĉo Alipay identigos geografiajn lokojn de siaj uzantoj kaj sendos al ili informojn pri proksimaj restoracioj, amuzejoj, butikoj k.s. Oni krome ebligos al la uzantoj lasi komentojn en ĝia paĝaro. Kiam uzantoj intencos pagi per Alipay, lia aŭ ŝia poŝtelefono montros strikodon, kiu faciligos skanadon al vendistoj. La usona Kanalo de Novaĵoj por Konsumantoj kaj Komerco, en sia raporto de la 5-a de aprilo, citis eldiron de iu altrangulo de Alipay, ke la celo de Alipay en sekvaj 5-10 jaroj estas pligrandigi la nombron de uzantoj ĝis 2 miliardoj inkluzive de tiuj ekster Ĉinio.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments