El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hodiaŭ en la historio: difino de la Monda Tago de Parkinsona Malsano

| 2016-04-11
Bookmark and Share

    La 11-an de aprilo 1997 Eŭropa Asocio de Parkinsona Malsano difinis la 11-an de aprilo ĉiujare kiel la Monda Tago de Parkinsona Malsano. Ĝi estas naskiĝtago de doktoro James Parkinson, brita kuracisto pri internaj malsanoj kaj malkovrinto de la parkinsona malsano.

 


La simbolo de la Monda Tago de Parkinsona Malsano (foto el retejo)
 

    En 1817, James Parkinson plej frue donis priskribon pri parkinsona malsano. Ĝi estas nerva malsano, karakterizata de aparta tremado ĉe la fingroj, la kapo aŭ ĉe la buŝo, rigidaj muskoloj, malrapida moviĝado kaj malordo en korpekvilibro. Tiu malsano ofte okazas inter pli ol 60-jaruloj kaj povas kaŭzi perdon de la kapablo prizorgi sin mem en la ĉiutaga vivo.

 

    Difino de la Monda Tago de Parkinsona Malsano celas, ke la suferantoj de tiu malsano, iliaj familianoj kaj kuracistoj kune klopodu kaj altigu atenton de la publiko pri la malsano. Monda Organizo pri Sano monhelpis kaj subtenis Eŭropan Asocion de Parkinsona Malsano por difino de la Monda Tago de Parkinsona Malsano kaj kunlaboras kun registaraj organizoj de kelkaj landoj, internaciaj kaj regionaj medicin-societoj por kune esplori kaj kuraci parkinsonan malsanon.

 


James Parkinson (foto el retejo)
 

    Parkinsona malsano fariĝis la "tria mortiganto" de mez- kaj grandaĝuloj. Laŭ rilata statistiko, en Ĉinio estas pli ol 2 milionoj da suferantoj de parkinsona malsano, 47% de kiuj neniam ricevis kuracadon. Pro tio, koni sciojn pri parkinsona malsano estas utila por pli bone zorgi pri la suferantoj de parkinsona malsano kaj altigi ilian vivkvaliton.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments