El Popola Ĉinio>头条新闻>

La impresionisma ekspozicio de Claude Monet komenciĝis en Ĉinio

| 2016-04-11
Bookmark and Share

 

    La kuranta jaro markas la 90-jariĝon de forpaso de la franca impresionisma pentristo Claude Monet, kiun oni nomas "sekvanto de lumo". El lumoj kaj koloroj li kapablis lerte kapti momentan impreson, kiun ordinaraj homoj malfacile kapablas senti. Kiel unu el la reprezentantoj kaj fondintoj de impresionisma pentrado Monet daŭre havas grandan kaj historian influon al la mondo.

 

 

    La 9-an de aprilo en la ĉina urbo Chengdu inaŭguriĝis ekspozicio de Claude Monet kun le temo: "Impresionismo: reflekto kaj trako de tempo". La ekspozicio okazos ankaŭ en Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono. Kun diversaj tem-eksponejoj, la ekspozicio utiligas multkomunikilan teknikon kaj prezentas pli ol 400 pentraĵojn faritajn de Monet. Sur la muro oni vidas fluantajn bildojn de la frontaj kaj flankaj partoj de tiuj verkoj. Pro tio, en la ekspozicio kadroj ne limigas la pentraĵojn kaj vizitantoj povas koni la arton kaj la vivon de la impresionisma majstro, samtempe ĝuante liajn verkojn kaj rigardante la scenojn de lia vivo.

 

 

    La ekspozicio okupas areon de 1 800 kvadradaj metroj kaj havas 8 tem-eksponejojn, 5 el kiuj temas pri la persona vivo de Monet kaj liaj klasikaj verkoj. Aliaj 3 specialaj eksponejoj prezentas pentraĵojn pri lia edzino Camille, la Katedralo Rueno kaj la serio de Akvaj Lilioj.

 

Redatktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments