El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tibetaj monaĥoj akiris la plej altan akademian titolon de Gelug-sekto

| 2016-04-11
Bookmark and Share

 

    La 10an de aprilo antaŭ la Halo de Ŝakjamunio de la templo Jokhang en Lasao okazis la solenaĵo de titol-disdono de Gelug-sekto de la tibeta budhismo.

 

    Entute 11 monaĥoj el la temploj Sera, Drepung kaj Gahdan akiris la titolon Lharamba Geshi post debato. Lharamba Geshi estas la plej alta grado de Gelug-sekto kaj la plej alta celo de lernantoj de sutroj. Pli ol 200 monaĥoj ĉeestis la solenaĵon.

 

    Post du-hora intensa debato, la ĵurio aljuĝis la unuan premion al Tenzin Tutharpa el la templo Sera. 37-jara Tenzin Tutharpa diris, ke akiri la titolon Lharamba Geshi estas grava procezo de la sutro-lernado kaj lia ĉefa celo ekde la lernado, kaj tiu atingo estas konfirmo de liaj pasintaj klopodoj kaj ankaŭ instigo al li.

 

    Ĉi-foje estas la 12a solenaĵo de post la rekomenco de la ekzameno en 2004.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments