El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unu-taga resto de fremdlandano sen monujo en Pekino

| 2016-04-12
Bookmark and Share

 

    En grandaj ĉinaj urboj vi povas vivi, se vi kunportas nur saĝan poŝtelefonon sen mono kaj kreditkarto en poŝo. La 8an de aprilo raportisto Will Ripley el la usona komunikilo CNN spertis senmonan vivon dum 24 horoj. Jen lia rakonto.

 

    Unue, mi pensis, ke restado sen monujo en Pekino dum unu tago estas nekredebla, tamen post la sperto mi iom surpriziĝis, kiam mi trovis, ke tio estas simpla kaj facila.

 

    Mi aĉetis matenmanĝon kontraŭ ses juanoj (ĉ. 0.93 usona dolaro) en malgranda butiko de platkuko. Mi devis nur enmeti pasvorton, kaj la tuta negoco finiĝis post kelkaj sekundoj.

 

    En najbara kafejo servisto skanis la du-dimensian kodon sur la poŝtelefono de mia kolego. Kiam ni prenis kafon, ŝi plenumis pagon por akvo de sia apartamento per poŝtelefono.

 

    En Pekino mi povas aĉeti kaj pagi filmbiletojn kaj varojn en retbutikoj per poŝtelefono.

 

    La esplorinstitucio eMarketer taksis, ke lastjare en Ĉinio la detala sumo per movebla pagado kreskis je 85% kaj kalkuliĝis al 334 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiu cifero estas kvaroble pli granda ol tiu de la usona merkato.

 

    Restado sen monujo en Pekino dum unu tago? Post diversaj spertoj la dubo de Ripley fariĝis unu frazo, "Estis neniam tiel facile."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments