El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina teraso -- "la plej bela kurbo sur la terglobo"

| 2016-04-12
Bookmark and Share


Longji-teraso en la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono (Foto de Wang Song, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo) 

    Teraso estas ŝtupa kampo konstruita sur deklivo de monteto.

 


Yuanyang-teraso en Yunnan-provinco (Foto de Wang Song, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo) 

    Ĉina teraso estas kreita de kamparanoj dum multaj jaroj por adaptiĝi al loka medio kaj estas modelo pri harmonia kunekzisto inter homoj kaj la naturo. Pro manko de ebenaĵoj por rizkultivo en montaraj regionoj sude de Jangzio, lokaj kamparanoj konstruis terasojn sur montdeklivoj kaj konservas akvon per terdigoj por kultivi grenon. En sekaj regionoj de norda Ĉinio oni konstruas terasojn por konservi akvon, protekti teron kaj altigi produkto-kvanton de greno sur montdeklivoj.

 


Teraso najbara al vilaĝo en Yunhe-gubernio de Zhejiang-provinco (Foto de Wang Song, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo) 

    Nun teraso ne nur estas fosaĵo por plantado, sed ankaŭ aparta turisma rimedo. Ĝi estas nomita "la plej bela kurbo sur la terglobo". Speciale en la printempo, starante sur montpinto, oni povas vidi ke la diversformaj grandaj kaj malgrandaj terasoj estas plenaj je klara akvo, la interkruciĝantaj vojetoj inter kampoj aspektas kiel fadenoj de araneaĵoj, kaj la kamparanoj en plugado, vojet-konstruado kaj irigaciado, kaj teraso kune konsistigas belan kaj vivplenan pejzaĝ-pentraĵon pri kamparo.

 


Kolzfloroj ĉe Jiangling-teraso en Wuyuan-gubernio de Jiangxi-provinco (Foto de Wang Song, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


Teraso en Zhuanglang-gubernio de Shaanxi-provinco sur la Leŭsa Altebenaĵo (Foto de Wang Song, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


Teraso en Dingxi-urbo de Gansu-provinco (Foto de Wang Song, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments