El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Internacia Eldona Grupo partoprenas en Internacia Libro-Foiro de Londono

| 2016-04-13
Bookmark and Share


Fang Zhenghui faras salutparolon.
 

    La 12-an de aprilo laŭ la loka tempo inaŭguriĝis la tritaga Internacia Libro-Foiro de Londono en la ekspona centro Olympia, Britio. La foiro allogis pli ol mil instancojn kaj firmaojn de pli ol cent landoj.

 

    La ĉiujara foiro estis komencita en 1971, kaj nun ĝi estas la dua plej granda internacia foiro pri la kopirajtoj de libroj post la Frankfurta Libro-Foiro. La londona foiro estas la plej grava evento de la tutmonda industrio de libroj en printempo, dum la frankfurta foiro estas ĝia ekvivalento en aŭtuno.

 


En la eksponejo
 

    En la foiro partoprenas Ĉina Internacia Eldona Grupo, supera administracio de la redakcio de El Popola Ĉinio. La teamon gvidas Fang Zhenghui, vicprezidanto de la grupo. Fiksante sian ĉi-jaran temon en la foiro kiel "Legi Ĉinion", la grupo sukcese tiras al si la atenton de diverslokaj eldonistoj kaj legantoj per zorge faritaj libroj, aparta ekspon-budo kaj riĉaj aranĝoj.

 


Lanĉo de la libro "La Zono kaj Vojo": Kion Ĉinio Donos al la Mondo per Sia Prosperiĝo?
 

    Kiel la plej longhistoria kaj plej granda fremdlingva eldonejo de Ĉinio, la grupo kunportis al la foiro 463 specojn de libroj kaj okazigas diversajn aranĝojn en la foiro, fortigante la influpovon de siaj gravaj libroj. En la unua tago de la foiro la grupo lanĉis la anglalingvan version de la libro "La Zono kaj Vojo": Kion Ĉinio Donos al la Mondo per Sia Prosperiĝo?, kaj ankaŭ la libron Ĉina Urbanizado. Samtempe okazis ceremonio por subskribi kontrakton pri kopirajto.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments