El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aŭstraliaj kaj ĉina universitatoj kune fondos instituton

| 2016-04-13
Bookmark and Share

    La 11-an de aprilo Universitato de Tasmanio en Aŭstralio anoncis, ke ĝi kunlaboros kun la Universitato de Okcidenta Aŭstralio en Perth kaj Sudokcidenta Universitato de Ĉinio por fondi la translandan eduk-institucion "Instituto de Okcident-Tasmanio".

 


Universitato de Tasmanio
 

    Universitato de Tasmanio en suda Aŭstralio diris en sia deklaro, ke laŭplane tiu instituto ekfunkcios en la venonta septembro. Tiam 200 studentoj el Aŭstralio kaj Ĉinio faros bakalaŭrecan studadon por 4 jaroj. Ili pasigos la unuajn 2 jarojn en Ĉinio, kaj la sekvajn en Aŭstralio. Fininte lernadon, ili povos ricevi diplomojn de ĉina kaj aŭstralia universitatoj.

 


Sudokcidenta Universitato
 

    Sudokcidenta Universitato sidas en Chongqing de Sichuan-provinco. Ĝi, kun origina formo de Porinstruista Lernejo de Orienta Sichuan fondita en 1906, havas 100-jaran historion. Dum la lastaj jaroj la universitato pozitive antaŭenpuŝas internaciigan procezon kaj starigis longtempajn, amikajn kaj kunlaborajn interrilatojn kun pli ol 80 superaj lernejoj kaj scienc-esploraj organizoj en ĉ. 30 landoj kaj regionoj, inkluzive de Usono, Kanado, Tajlando, Japanio, Korea Respubliko, Vjetnamio, Aŭstralio kaj Rusio, kaj starigis konfuceajn institutojn en Tajlando kaj Kanado.

 


La Universitato de Okcidenta Aŭstralio
 

    Universitato de Tasmanio fondiĝis en 1890. Ĝi estas unu el la kvar famaj universitatoj en la historio de Aŭstralio kaj la unika universitato en la ŝtato Tasmanio. En la pasinta jaro la nombro de eksterlandaj studentoj en tiu universitato kreskis je 50%. Ĝi planas allogi al si ĉinajn studentojn al 2 mil en 2018.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments