El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN unuafoje "publike dialogas" kun la kandidatoj al la venonta ĝenerala sekretario

| 2016-04-13
Bookmark and Share


Kandidato Igor Lukšić, montenegra vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, aŭskultis demandon de raportisto en la ĉefstabejo de UN la 12-an de aprilo.
 

    La 12-an de aprilo la Ĝenerala Asembleo de UN komencis neoficialan dialogon inter kandidatoj al la ĝenerala sekretario de UN kaj ĝiaj membrolandoj. Por la unua fojo UN starigis platformon por ke la kandidatoj publike prezentu siajn proponojn.

 


Kandidato Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko, parolis pri siaj proponoj la 12-an de aprilo.
 

    La tri-taga "dialogo" okazas en la sekretariejo de la ĉefstabejo de UN. La dialogo kun ĉiu el la 8 kandidatoj daŭras ĉ. 2 horojn. Unue ĉiu kandidato prezentas siajn opiniojn kaj proponojn pri defioj kaj ŝancoj alfrontotaj de la nova ĝenerala sekretario en 10 minutoj. Poste reprezentantoj de diversaj landoj faras demandojn al ili.

 


Kandidato Antonio Guterres, portugala eks-ĉefministro kaj eks-altkomisaro de rifuĝinta agentejo de UN, parolis antaŭ raportistoj la 12-an de aprilo.
 

    Ban Ki-moon, la nuna ĝenerala sekretario, finos sian oficperiodon en la 31-a de decembro. La nova ĝenerala sekretario enoficiĝos la 1-an de januaro 2017 kaj servos por 5 jaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments