El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanada spektaklo CAVALIA debutos en Pekino

| 2016-04-13
Bookmark and Share


La 40 ĉevaloj alvenantaj al Chaoyang-parko.
 

    La 11-an de aprilo, 40 ĉevaloj venis al la kastelo CAVALIA en la pekina Chaoyang-parko, kie kun tiuj ĉevaloj sin prezentis belaj trejnistinoj, markante la komencon de retrokalkulado de la tagoj ĝis la inaŭguro de la kanada famega spektaklo CAVALIA.

 


Bela trejnistino "komunikiĝas" kun la ĉevalo.
 

    La 40 ĉevaloj, kiuj venas el Francio, Hispanio, Portugalio, Kanado, Usono, Aŭstralio kaj Nederlando, konsistas el 8 famaj kaj grandvaloraj specoj. Pli frue ili jam havis sufiĉe da ripozo en ranĉo ne malproksime de la urbo. Nun ili estas pretaj por la grandioza prezentado.

 


Sceno de la antaŭa prezentado de CAVALIA en Hongkongo
 

    Surloke laborantoj montris kiel zorgi pri ĉevaloj, ekzemple ilin bani, doni al ili masaĝon kaj fari plektaĵon de la surdorsa hararo. En la granda tendo kun la areo de 150 kvadrataj metroj, ĉiu ĉevalo havas sian propran spacon, sed ili povas havi "komunikadon" tra la fenestro farita ĉe ĉiu barilo. Homaj aktoroj ofte havas interaktivadon kun la ĉevaloj, kiuj ĝuas profesian zorgadon de siaj ĉevalistoj. Ĉiutage ili ricevas masaĝon kaj oleecan likvon sur la hufoj por teni ilin humidaj. Estas interese, ke la ĉevalistoj devas plekti la surdorsan hararon de la ĉevaloj por garantii iliajn purecon kaj elegantan flirtadon dum la kurado.

 

    Direktoro de la spektaklo Mathew diris, ke CAVALIA ne estas ordinara rajdarto. Ĝi kombinas la artojn de ĉevalo-rajdo kaj ankaŭ prezentado, surbaze de respekto al ĉevaloj kaj harmonio inter homoj kaj ĉevaloj. "Ĉi tie, la ĉevaloj estas aktoroj kaj samtempe amikoj."

 

    La famaj ĉevaloj jam prezentiĝis en pli ol 70 urboj en la mondo. Ili donis unikan sperton al pli ol 6 milionoj da spektantoj en la pasintaj 13 jaroj. Laŭ informo, ili debutos en Pekino en la 28-a de aprilo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments