El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xinhua-Vortaro ricevis du Mond-rekordojn Guinness

| 2016-04-14
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 12-a de aprilo, Marco Frigatti, supera vicprezidanto de la Mond-rekordoj Guinness, anoncis en Londono, ke Xinhua-Vortaro estas la "plej populara vortaro" kaj la "plej bone vendita libro".

 

    Ĝis la 28-a de la pasinta julio, la vendado de Xinhua-Vortaro kalkuliĝis al 567 milionoj da ekzempleroj. Ĝi, eldonita de la Komerca Presejo de Ĉinio, estas la unua moderna ĉina vortaro post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj servas kiel necesa lernolibro por la ĉinlingvaj lernantoj en diversaj landoj kaj regionoj de la mondo.

 

    Marco Frigatti diris: "Dum la pasinta jaro por tiuj du rekordoj nia teamo faris multe da laboro pri enketado de donitaĵoj, iliaj kunigado kaj kontrolado." "Mirinde, ke tiu malgranda vortaro havas vendkvanton de pli ol 500 milionoj da ekzempleroj. El tio oni povas imagi ĝian gravan rolon en lernado de la ĉina lingvo."

 

    Intervjuita, Tan Yue, prezidanto de la Ĉina Eldona Grupo, diris: "La Ĉina Eldona Grupo havas multe da famaj longhistoriaj eldon-agentejoj kaj produktoj, inter kiuj estas Xinhua-Vortaro. Ĝia premio-ricevo estas mikrokosmo de la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj aliaj landoj, spegulis la longtempan ĉarmon de la ĉina lingvo kaj montris la influon de la ĉina kulturo."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments