El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pilgrimo al la Okcidento prezentota en zambia radio

| 2016-04-14
Bookmark and Share


Geng Hailing en parolado la 12-an de aprilo
 

    La 12-an de aprilo la zambia radio 5FM lanĉis la novan programon "Geng Hailing rakontas Ĉinion". Ĝian ekdissend-ceremonion okazintan en Rodezio, ĉefurbo de Zambio, ĉeestis Yang Youming, ĉina ambasadoro en Zambio, delegacio de la Ĉina Radio Internacia, diplomatiaj senditoj al Zambio kaj lokaj raportistoj. Zambiaj studentoj prezentis ĉinajn kantojn kaj dancojn.

 

    Geng Hailing, edzino de ĉina ambasadoro en Zambio, diris en la ceremonio: "Ĉinio havas kelkmil-jarajn kulturon kaj civilizacion, kaj vaste konatajn popol-rakontojn entenantajn saĝon kaj talenton de la ĉina popolo. Tiuj rakontoj ludas pozitivan rolon en edukado de infanoj. Pro tio mi volas rakonti ilin al la zambiaj infanoj."

 


Studentoj de Mulungushi-Universitato en prezentado de Danco de Juneco la 12-an de aprilo
 

    Geng Hailing diskonigis, ke la unua dissendota rakonto estas Pilgrimo al la Okcidento, unu el la plej ŝatataj mit-rakontoj en Ĉinio. La simio-reĝo Sun Wukong, heroo en la rakonto, estas konsiderata kiel simbolo de saĝeco, braveco, lojaleco, firmeco kaj justeco. Ŝi kredas, ke zambiaj infanoj ŝatos lin kaj inspiriĝos el tiu rakonto.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments