El Popola Ĉinio>头条新闻>

Svedio petas telefonvokojn el la tuta mondo

| 2016-04-15
Bookmark and Share

 

    La 7an de aprilo la ĵurnalo Hodiaŭa Usono raportis, ke la Turisma Asocio de Svedio komencis projekton pri telefon-alvokoj el aliaj landoj al Svedio por disvastigi la svedan turismon.

 

    La asocio publikigis aplikaĵon por saĝa poŝtelefono. Oni povas instali ĝin por ricevi alvokojn el diversaj landoj.

 

    Magnus Florin el la suda sveda urbo Helsingborg elŝutis la programon, kaj tiel li fariĝis "ambasadoro" de Svedio. Lastatempe du turkoj, grupo de lernantinoj el Londono kaj kelkaj knaboj el Finlando, kiuj "ne scias kial ili faras la telefonvokon", telefonis al Florin.

 

    Laŭ la kalkulado de la asocio, nur unu tagon post la inaŭguro de la projekto, svedoj ricevis 9 202 alvokojn. 28% venis el Usono, 26% el Turkio, po 7% el Britio kaj Rusio kaj 4% el Germanio.

 

    La asocio atentigis la telefon-alvokontojn pri la horzona diferenco. "Ni bonvenigas vin telefoni en iu ajna momento, tamen ni eble estas dormantaj kiam vi alvokas."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments