El Popola Ĉinio>头条新闻>

AIIB kaj Monda Banko subskribis kadran interkonsenton pri kunfinancado

| 2016-04-15
Bookmark and Share


Jin Liqun (maldekstre) kaj Jim Yong Kim subskribis interkonsenton en Vaŝingtono la 13-an de aprilo.
 

    La 13-an de aprilo en Vaŝingtono, Jin Liqun, prezidanto de la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB), kaj Jim Yong Kim, prezidanto de Monda Banko, subskribis la unuan kadran interkonsenton pri kunfinancado. Ĝi metis fundamenton por duflanka kunlaboro en la kuranta jaro.

 

    Monda Banko deklaris, ke tiu interkonsento ellaboris kunfinancadan parametron por kunlaboraj projektoj de la du bankoj kaj starigis fundamenton por reciproka kunlaboro en la estonteco.

 

    La du bankoj diskutas pri 12 kunfinancadaj projektoj, kiuj koncernas trafikon, akvoutiligon kaj energion en Centr-Azio, Sud-Azio kaj Orient-Azio. Laŭ la interkonsento, Monda Banko prepariĝos por kunfinancad-projektoj kaj kontrolado en aĉetado, mediprotektado kaj socia garantio.

 

    Jin Liqun dankas Mondan Bankon pro ĝia malavara kaj ĝustatempa helpo kaj atendas longtempan kaj fruktodonan kunlaboron kun Monda Banko en kunfinancado kaj aliaj kampoj.

 

    La donitaĵo de Monda Banko montras, ke 1.2 miliardoj da homoj en la mondo ne povas uzi elektron kaj ĉ. 2.4 miliardoj da homoj ne havas bazan salubrigon.

 

    Jim Yong Kim diris, ke la subskribo de tiu interkonsento utilos al la du bankoj kune monhelpi ekspluat-projektojn. Tio markis, ke Monda Banko kaj la nova partnero faris gravan unuan paŝon en traktado de grandega postulo de infrastrukturo.

 

    Laŭ la deklaro, ĉi-jare AIIB aprobos kunfinancadon de 1.2 miliardoj da usonaj dolaroj por subteni ekspluat-projektojn, en kies plej granda parto partoprenos Monda Banko.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments