El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sekureca edukado: grava afero por la futuro

| 2016-04-15
Bookmark and Share

 

    Hodiaŭ estas la unua tago de edukado pri nacia sekureco en Ĉinio. "La nacia sekureco kaj la socia stabileco estas bazo de reformo kaj disvolvo. Nur en sekura lando kaj stabila socio oni povas antaŭenpuŝi disvolvon kaj reformon," diris ĉina prezidanto Xi Jinping, kiam fondiĝis la ĉina Nacia Konsilio pri Nacia Sekureco. Tiam li emfazis, ke la nacia sekureco estu konsiderata kiel unu el la plej gravaj aferoj por la lando.

 

    La 1-an de julio 2015, la Konstanta Komitato de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso adoptis la leĝon pri la nacia sekureco. La leĝo substrekas, ke oni devas pli forte diskonigi gravecon de la nacia sekureco kaj per diversaj formoj okazigi edukadajn aktivadojn pri la temo. Samtempe, oni elektis la 15-an de aprilo la tago de edukado pri nacia sekureco kiel parto de la sistemo de la nacia edukado kaj la trejnada sistemo de registaraj oficistoj por fortigi la sekurecan konscion de la ĉinoj.

 

    Nun en la tago de edukado pri nacia sekureco, oni donas sugestojn al infanoj, ke ili lernu distingi homojn kaj neniam iru eksteren kun nekonatoj; ke ili ĉiam estu kun akompanantoj kaj ne iru sur mallarĝaj vojoj; ke ili bone konu la trafikajn signojn kaj ĉiam obeu la trafikajn regulojn; ke ili ne ludu per poŝtelefono piedirante kaj ĉiam atentu la sekurecon; ke ili akiru sciojn pri la hejma sekureco kaj ne malfermu pordon por nekonatoj; ke ili lernu kiel voki helpon per telefono okaze de krizo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments