Lusin: unu el la plej influaj ĉinaj verkistoj de la 20-a jarcento, estis esperantisto!

| 2016-04-18
Bookmark and Share

    Proksime de mia laborejo troviĝas mallarĝa strato kiu finas antaŭ pordego, post kiu troviĝas muzeo kaj la modesta loĝejo kie vivis unu el la plej gravaj ĉinaj verkistoj de la pasinta jarcento: Lusin, ankaŭ konata kiel Lu Xun aŭ Hsün, plumnomo de Zhou Shuren.

 


Enirejo de la muzeo
 

    Mia fako estas literaturo, tamen mi verkis diplomlaboraĵon kaj magistran disertacion pri Sérgio Buarque de Holanda, brazila intelektulo kiu estis kaj literatura kritikisto kaj historiisto, sekve mi multe esploris pri historio kaj alkutimiĝis speciale atenti pri la rilatoj inter historio kaj literaturo. Mia amikino Camila Rodrigues sekvis la malan vojon: historiisto, ŝia doktoriĝa esploro temas pri literaturo, kaj ŝia verko estas la bazo de mia esploro pri la influo de Esperanto en la portugallingvaj verkoj de la brazila verkisto João Guimarães Rosa, temo pri kiu mi prelegis en ArKonEs pasintjare kaj antaŭ ne longe en kunsido de la Pekina Esperanto-Asocio. En la prelegoj, pro la neceso klarigi pri la vivo de la aŭtoro, lia rilato kun Esperanto kaj specifaĵoj de brazila kulturo kiuj ludas gravan rolon en liaj verkoj, mi tre rapide kaj supraĵe menciis la rilaton inter Esperanto kaj lia verkostilo.

 

    Lusin, samkiel Guimarães Rosa, estas fama verkisto kiu dum sia vivo partoprenis en la esperanta movado kaj estis en kontakto kun alilandaj esperantistoj, tamen de lingvokomunumo kiu apenaŭ konas sian propran literaturon, oni ne povas postuli ke ĝi konu aŭtorojn ligitaj al naciaj literaturoj, kiuj tamen subtenis Esperanton kaj agadis favore al ĝi, sekve estas grave, laŭ mi, atentigi la esperantistaron pri tiuj verkistoj kaj ilia rilato al Esperanto, ĉar se ni, Esperantistoj, ne okupiĝas pri konservado de la memoro de ilia rilato kun Esperanto, aliuloj tion ne faros kaj ontaj generacioj ne estos informitaj pri tio.

 

Diverslingvaj tradukoj de verkoj de Lusin: la unua el dektro en Esperanto

 

    Mi neniam antaŭe aŭdis pri Lusin, ĉar li ne estas konata en Brazilo. Liaj noveloj esperantigitaj estis eldonitaj en Ĉinio, kie homoj povas legi lian verkaron en la ĉina, kaj apenaŭ atingis alilandajn merkatojn. La vizito al la muzeo igis min tre scivolema pri li kaj lia verkaro, ĉar li estis tre interesa homo, kies unua verko, La Taglibro de Frenezulo, estas konsiderata la fonto de la Movado de la 4ra de Majo (1919), pri kiu mi antaŭe neniam aŭdis, sed kaptis mian intereson pro la similaĵoj kun la Brazila Modernista Movado kaj ĝiaj sinsekvoj.

 

    La Movado de la 4-a de Majo estis ampleksa reform-movado, kies nomo memorigas la 4-an de majo 1919, kiam pli ol tri mil studentoj de Pekinaj altlernejoj protestis kontraŭ decidoj de la traktato de Versailles, kiu transdonis al Japanio germanajn koncesiajn teritoriojn en Ĉinio. Tiu movado celis ampleksan kulturan kaj politikan reformadon de la ĉina socio surbaze de avangardaj ideoj el Eŭropo, estis favora al Esperanto, kaj luktis kontraŭ fremda imperiismo.

 


Domo kie loĝis Lusin

 

    En la muzeo estas pluraj konstruaĵoj, inter ili la modesta loĝejo kie Lusin vivis en Pekino, konservita kun liaj mebloj kaj aliaj objektoj. En najbaraj loĝejoj, ankaŭ modestaj, vivis liaj patrino kaj edzino. Lia domo tre plaĉis al mi ĝuste pro tio, ke ĝi estas simpla, sen lukso, nur la minimumo necesa por vivi, skribotablo por verki kaj librobreto por esplorado. Ĝuste tia estis mia ĉambro en Brazilo dum jaroj, kaj ankaŭ en Ĉinio mi vivas en ĉambreto, komforta kaj pura, tamen esence simpla loĝejo. Lia vivstilo ŝajnas al mi proksima al la mia, kaj kompreneble tio kaŭzis pozitivan impreson, des pli ĉar li ankaŭ estis ŝatanto de plantoj, kaj en lia ĝardeno daŭre vivas arboj kiujn li mem plantis.

 

    Cetere estas printempo, kaj belaj floroj troviĝas en la tuta muzeo. En alia konstruaĵo troviĝas ekspozicio pri Lusin, kun fotoj, libroj kaj objektoj uzitaj de li. La verkisto loĝis en pluraj ĉinaj urboj kaj ankaŭ en Japanio, kie li studis medicinon, sed decidis reveni al Ĉinio kaj fariĝi verkisto post kompreni, ke ĉinoj estis en granda bezono de spirita kuracado, multe pli ol fizika, kaj al tiu celo li sindediĉis.

 


Sidantaj, Lusin (maldekstre) kaj Eroŝenko (centre)

 

    En la sekcio pri lia vivo en Pekino troviĝas fotoj de li kun Esperantistoj: en la unua li estas kun esperanta verkisto Vasilij Eroŝenko, kiu malgraŭ sia blindeco multe vojaĝis per Esperanto tra la mondo kaj loĝis en Pekino en 1922, kiam li lekciis pri rusa literaturo en Pekina Universitato. La alia foto montras Lusin en kunsido de Pekina Esperanto-Asocio, kaj la subtitoloj de ambaŭ fotoj substrekas lian partoprenon en la esperanta movado.

 


Lusin kaj Eroŝenko (sidantaj, respektive la tria kaj la kvara el dekstro) en kunsido de Pekina Esperanto-Asocio

 

    La lasta salono prezentas bibliotekon kun multaj libroj en la Ĉina kaj aliaj lingvoj, inter ili tradukoj de verkoj de Lusin al fremdaj lingvoj, kaj la unua libro kiun mi vidis sur la breto estis ĝuste en Esperanto! Simpla, agrabla kaj tre interesa loko, ekster la amasturisma cirklo, la domo de Lusin estas vizitinda de Esperantistoj kiuj vizitas Pekinon.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments