El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekonomiaj donitaĵoj de Ĉinio en la unua trimestro superis prognozon

| 2016-04-18
Bookmark and Share

 

    La 15an de aprilo la Nacia Buroo de Statistiko publikigis donitaĵojn, laŭ kiuj la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio en la unua trimestro kreskis je 6,7%, kaj kreskis ankaŭ la kvantoj de pluraj ekonomiaj normoj. Eksterlandaj amaskomunikiloj komentis, ke la ekonomiaj donitaĵoj de Ĉinio en la unua trimestro superis la anticipon, montrante pozitivan tendencon de ekonomia stabiligo.

 

    La usona novaĵ-agentejo Bloomberg atentigis, ke MEP de Ĉinio en la unua trimestro kreskis je 6,7%, alivorte ĝi atingis la mezan celon antaŭviditan de ekonomikistoj kaj konformis al la jara kresko inter 6,5%-7%, starigita de la ĉina registaro. En marto la kresko de juana prunto, investo de fiksa aktivo kaj aldonvaloro de grandaj industriaj entreprenoj, sumo de detalado por socia konsumo kreskis, kaj tio superis la prognozon de ekonomikistoj.

 

    La brita ĵurnalo "Financial Times" raportis, ke la nemoveblaĵa merkato kaj infrastruktura konstruado milidigis la malrapidiĝon de financ-serva industrio, tial MEP de Ĉinio en la unua trimestro de 2016 kreskis je 6,7%. Kvankam la kresko estis iom pli malrapida ol pasintjare, tamen ĝi restis "en la intervalo de la celo de la ĉina registaro".

 

    Lastatempe la Internacia Mon-Fonduso reviziis de 6,3% ĝis 6,5% la anticipon de la jara ekonomia kresko de Ĉinio. Ankaŭ la komercaj donitaĵoj publikigitaj merkrede montris, ke la kvanto de importo kaj eksporto en marto superis la prognozon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments