El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Internacia Mona Fonduso laŭdis la ekonomion de Ĉinio

| 2016-04-18
Bookmark and Share


Christine Lagarde kaj Zhou Xiaochuan (dekstre)
 

    De la 12-a ĝis la 17-a de aprilo en Vaŝingtono okazis la primtempa kunsido de la Internacia Mona Fonduso (IMF). En la gazetara konferenco de la kunsido elsendita al la tuta mondo Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de IMF, donis laŭdon al Zhou Xiaochuan, prezidanto de la Ĉina Popola Banko. Lagarde diris: "Mi dankas sinjoron Zhou pro lia bona laboro kiel administranto de la ŝtata banko de Ĉinio."

 

    En la ĉi-foja kunsido IMF publikigis la raporton Ekonomia Perspektivo de la Mondo, en kiu Ĉinio fariĝis la sola esperiga faktoro. "La raporto altigas la ekonomian kreskoprocenton de Ĉinio en 2016 al 6.5% kaj tiun de 2017 al 6.3%," diris Lagarde, "IMF tion faris pro serio da politikoj anoncitaj de la ĉina registaro por akceli la ekonomion."

 

    IMF altigis la atentatan kreskorapidecon de la ĉina ekonomio, kvankam ĝi malaltigis tiun de la monda ekonomio. Laŭ IMF, la malrapidiĝo de la kresko de la ĉina ekonomio fakte ne estas tiel serioza kiel oni antaŭe maltrankviliĝis. La ĉina ekonomio komencas ŝanĝi sian fokuson de investado al servoj, kaj tiel donos grandan influon al la tutmonda komerco. Laŭ statistikoj la totala kvanto de komerco de Ĉinio kun la ekstera mondo okupas 10% de tiu de la mondo, tiel ke Ĉinio nun estas unu el la dek plej grandaj komerc-partneroj de pli ol cent landoj. Ĉinio jam estas la plej granda investanto en la konstruado de infrastrukturo, domoj kaj aliaj en la tuta mondo. La kvanto de ĝiaj investoj okupas kvaronon de tiu en la mondo. Tio signifas, ke malmultiĝo de la investoj de Ĉinio en la sektoro de konstruado povos doni malfavoran efikon al la eksporta komerco de aliaj landoj.

 

    Sed la kreskanta bezono je servoj povas akceli la prosperon de la tutmonda serv-industrio. La fokuso de la ĉina ekonomio ŝanĝiĝas de investado al konsumado, kaj kune kun tio la lando komencas ŝanĝi sian ekonomian prioritaton de importado de varoj al tiu de servoj. Importado kaj konsumado eksterlande povas helpi kontentigi bezonon je servoj, tiel ke la transformiĝo povas akceli kreskon de la ĉina ekonomio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments