El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina produkt-industrio superas tiun de la Korea Respubliko

| 2016-04-20
Bookmark and Share


La produkto-linio de iu ĉinfarita aŭto
 

    Laŭ raporto de sud-korea komunikilo en la 19-a de aprilo, disvolviĝo de la ĉina produkt-industrio jam estas super imago de homoj. La celo de Ĉinio estas neniam la Korea Respubliko. Laŭ la strategio "Produktita en Ĉinio 2025", Ĉinio planas superi Japanion kaj Germanion en 2025 kaj Usonon en 2045. Sud-korea specialisto diris, ke Ĉinio kun sia pintnivela teknologio fariĝos granda defio de sud-koreaj entreprenoj.

 

    La raporto montras, ke Ĉinio anstataŭiginte la Korean Respublikon jam okupas la centron de la internaciaj ekspozicioj. Ekzemple, januare de la kuranta jaro okazis la Internacia Ekspozicio de Konsumantaj Elektronikaĵoj 2016, kie troviĝis multaj ĉinaj entreprenoj. Sed antaŭe en 2010, ĝi ankoraŭ estis la areno de sud-koreaj kompanioj, el kiuj Samsung kaj LG estis ĉirkaŭataj de ĉinaj markoj Haier, Hisense, TCL, Changhong kaj HUAWEI. La sama situacio okazis ankaŭ en la Monda Kongreso de Portebla Komunikado en februaro.

 

    Ĉinio per investo en grandskalaj instalaĵoj altigis la kvaliton kaj samtempe malaltigis la prezon de siaj produkaĵoj, pli rapide superante la Korean Respublikon. Ekzemple en la kampo de petrol-kemio, Ĉinio antaŭe estis la plej granda petrol-importanto de la Korea Respubliko, sed lastatempe per konstruado de grandaj instalaĵoj por ole-rafinado, Ĉinio povas ĉiutage produkti 10.48 milionojn da petrol-bareloj, 3.4-oble de la sud-korea produkto-kapablo. Krome, ankaŭ ĝia aŭto-industrio rigardas al granda defio el Ĉinio. La aŭta vend-kvanto de sud-korea marko Hyundai lastjare malkreskis je 5.1%, kaj samtempe la ĉinfaritaj markoj inkluzive de la Granda Muro estas superantaj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments