El Popola Ĉinio>头条新闻>

165 landoj subskribos Parizan Interkonsenton

| 2016-04-22
Bookmark and Share


La 12an de decembro 2015 la pariza konferenco adoptis la novan tutmondan interkonsenton pri klimata ŝanĝo.
 

    La 22an de aprilo en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko okazos altnivela ceremonio por subskribo de la Pariza Interkonsento pri Klimata Ŝanĝo. Unu tagon antaŭe, Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario de UN, diris, ke pli ol 165 landoj promesis subskribi la interkonsenton en la 22a de aprilo.

 

    Tiutage Dujarric diris en regula gazetara konferenco, ke pli ol 165 landoj promesis ĉeesti la altnivelan ceremonion en Novjorko. Ĉirkaŭ 60 ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestos la ceremonion.

 

    Dujarric diris, ke subskribi la interkonsenton estas la unua paŝo por certigi validiĝon de la interkonsento. Post la subskribo, ĉiuj landoj devas akiri enlandan ratifon aŭ aprobon. Jam 13 landoj promesis, ke en la subskriba tago ili transdonos dokumentojn de la aprobo al la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon por konservo.

 

    En la 12a de decembro 2015 preskaŭ 200 partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo unuanime konsentis la Parizan Interkonsenton en la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo, kaj faris aranĝojn pri tutmonda agado kontraŭ klimata ŝanĝo por la periodo post 2020. Ĉiuj partioj decidis, ke la ĝenerala sekretario de UN estu la konservanto de la interkonsento, kiu estos malfermita por subskribo de ĉiuj landoj inter la 22a de aprilo 2016 kaj la 21a de aprilo 2017.

 

    La Pariza Interkonsento validiĝos en la 30a tago post kiam la dokumentoj de almenaŭ 55 partioj (kies emisiado de forcejaj gasoj okupas almenaŭ 55% de la tutmonda) pri ratifo, akcepto, aprobo aŭ aliĝo estos prezentitaj al UN por konservo.

 

    Christina Figueres, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, diris en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke estas forta signalo, ke la Pariza Interkonsento validiĝos antaŭ 2020.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments