El Popola Ĉinio>头条新闻>

Egipta junulino ŝatanta dancadon sur placo

| 2016-04-22
Bookmark and Share

    Egipta junulino Ahood Ali Mashalla, kiu naskiĝis post 1990, tre ŝatas ĉinan kulturon. Ŝi ofte aperigas en sia amik-rondo en WeChat informojn pri ĉinkulturaj aktivaĵoj, en kiuj ŝi partoprenis. La de ŝi aperigitaj prelegoj pri ĉina kulturo, tradicia popolmuziko de Xinjiang, fotoj kaj tekstoj registris ŝian amon al ĉina kulturo.

 

 

    Dum porbakalaŭreca studado Ahood elektis la fakultaton pri la ĉina lingvo. Pri la kialo ŝi diris: "Islama profeto Mohamedo iam diris: 'Serĉu sciojn eĉ en la malproksima Ĉinio'. Pro tio diligente lerni la ĉinan lingvon por persone sperti vivon de ĉinoj kaj ilian kulturon estis miaj plej grandaj movforto kaj revo."

 

    Post 4-jara lernado en la fakultato pri la ĉina lingvo de la Kaira Universitato, Ahood diplomiĝis kun bonegaj rezultoj. Krom tio ŝi trapasis la ĉinlingvan ekzamenon HSK-6, ricevis stipendion de konfucea instituto kaj iris al Pekino por magistreca studado pri ĉinlingva instruado al parolantoj de aliaj lingvoj en la Pekina Universitato.

 

 

    Dum vivado en Pekino, Ahood ne sentis sin sola. Ŝi rememoris: "En Ĉinio mi ne sentis min en alia lando pro bonkoreco de ĉinoj. Estas sociemaj ĉiuj homoj, ĉu miaj instruistoj kaj kunlernantoj, ĉu preterpasantoj sur stratoj. Aparte interese, kiam mi kaj miaj egiptaj amikoj dancis sur placo, multaj onkloj kaj onklinoj venis al ni. Ili entuziasme instruis nin danci, babilis kun ni kaj fotiĝis. Kelkfoje ni lernis reciproke unu de la aliaj. Ili instruis al ni ĉinan dancon kaj ni al ili la egiptan kaj araban lingvon."

 

 

    Fininte 2-jaran magistrecan lernadon, Ahood revenis al Egiptio. Pro sia ĉinlingva kapablo kaj sperto pri lernado en Ĉinio, Ahood dungiĝis en la Ŝtata Informa Servo de Egiptio. Ŝi okupiĝas pri laboro intime kunligita kun Ĉinio, ekz. akcepti Zhang Weihe, Liu Zhenyun kaj aliajn ĉinajn verkistojn, kiuj partoprenis en libroekspozicion de Egiptio, partopreni en egipta foiro por festi la ĉinan tradician feston Printempa Festo. Oni povis vidi ŝin ĉu en inaŭguro de Ĉin-Egipta Kultura Jaro, ĉu en forumo inter universitataj direktoroj de Ĉinio kaj Egiptio.

 

    Parolante pri sia 2-jara vivo en Pekino, Ahood diris: "La 2-jara lernado plivastigis mian horizonton, mi konatiĝis kun multaj amikoj ne nur ĉinaj, sed ankaŭ alilandaj. Mi havas pli profundan konon pri ekstera mondo, precipe pri Ĉinio. Danke al tio mi povas pli objektive trakti kaj esplori aferojn. Malgraŭ malfaciloj dum lernado en Pekino, mi ne bedaŭras pro mia elekto, male mi dankas Alahon pro la ŝanco kaj la ĉinan registaron pro la stipendio por mi. Kompreneble mi devas danki ankaŭ miajn gepatrojn pro iliaj kuraĝigo kaj subteno."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments