21-a de aprilo: feritago omaĝe al nacia heroo en Brazilo

| 2016-04-25
Bookmark and Share

    La 21-a de aprilo estas feritago en Brazilo omaĝe al Tiradentes, kromnomo de Joaquim José da Silva Xavier, kiu mortis pendigita, kaj estis poste kvaronumita, en tiu sama dato de la jaro 1792, pro la krimo "alta perfido kontraŭ la portugala krono". Li partoprenis en la unua movado por sendependiĝo de Brazilo, konata kiel Perfido de Minas Gerais.

 


Martirigo de Tiradentes: pentraĵo de Francisco Aurélio de Figueiredo e Melo

 

    Tiun movadon inspiris la sendependiĝo de Usono en 1783, kiu atestis la kapablon de memregado de la popoloj de Ameriko. Tiradentes estis leganto de verkoj de Thomas Jefferson kaj naskiĝis en la regiono de Brazilo kies ĉefa aktivaĵo estis orminado, sur kiu estis pezaj impostoj de la portugala krono sen ajna gajno por brazilanoj. La oro, kiu devus garantii la bonfarton de brazilanoj, estis uzata por la bonfarto de la portugala reĝo kaj sia kortego en Lisbono.

 

    Kelkaj ĉinaj samideanoj instigas min verki pri brazila kulturo, do jen interesa trajto de ĝi: multaj antikvaj dokumentoj atestas tion, ke en brazila kolonia socio la bienistoj (kaj verŝajne ankaŭ posedantoj de orminejoj) kutimis vivi malriĉe en ĉiutaga vivo, sed samtempe elspezis multe en aĉeto de luksaj vestoj kaj juveloj por sinmontri en publikaj okazaĵoj en la urbo, kaj okaze de vizito de altrangulo ili kutimis proponi luksajn bankedojn al la gasto. Konsekvence, la raportoj de altaj funkciuloj de la portugala krono ĉiam montris brazilajn entreprenantojn kiel riĉegaj, kaj de tio rezultis pliaj sinsekvaj altigoj de impostoj, kiuj fariĝis nepageblaj: en 1762 la impostoj ŝuldataj de Minas Gerais egalis al 768 aroboj da oro, tamen ne ĉesis bankedoj al aŭtoritatoj nek la aĉetado de luksaĵoj por publika sinmontro.

 


Vizaĝo de Tiradentes sur 5 centava monero

 

    La movado en kiu partoprenis Tiradentes montras al ni alia trajto de brazila kulturo: ili planis okazigi revolucion por sendependigi Brazilon kaj starigi respublikon en la lando, sed en la kunsidoj ili pli revis pri la fondota respubliko ol efektive agis por realigi ĝin: ili fondus universitaton, liberigus la sklavojn: planoj, revoj, kiuj tamen dependas de la revolucio por efektiviĝi. Eĉ la flagon de la nova lando ili skizis: tro da revoj, manko da pragmata agado.

 

    Parenteze, ĉinoj ŝajnas al mi tre pragmataj, difinas celojn kaj laboras por ilin efektivigi. Brazilanoj ja estas pli revemaj, kaj la revata mondo estas ĉiam pli bela kaj perfekta ol tiu reala, eble pro tio brazilanoj estas ankaŭ plendemaj kaj ofte esprimas negativan sintenon pri la nuno kaj la estonteco. Ĉinoj okupiĝas pri efiko de ilia agado en reala mondo, kaj tion faras tre kompetente, sekve ili sentas sin entuziasmaj batali por realigi proprajn revojn. Finfine ambaŭ popoloj ne malas, sed suplementas unu la alian, ĉar ni ĉiuj bezonas iom da revemo kaj iom da utilismo.

 

    La planoj de la revoluciuloj tiam ne realiĝis, ĉar ĉiuj estis arestitaj, sed nur Tiradentes estis kondamnita al mortpuno: liaj kunlaborantoj, membroj de loka elito, estis forsenditaj al ekzilo en Afriko. Finfine la ĉefaj revoj de Tiradentes realiĝis: Brazilo sendependiĝis, sklaveco fariĝis malpermesata kaj estis proklamita la respubliko. La unua universitato, tamen, estis fondita nur en 1934, jam en la Dua Brazila Respubliko. Nur la flago proponita de la movado de Tiradentes ne fariĝis nacia flago, sed flago de la subŝtato Minas Gerais.

 

    Tiradentes kaj liaj kolegoj estis perfiditaj de Joaquim Silvério dos Reis, kiu denuncis la konspiron al la guberniestro kontraŭ pardono de siaj ŝuldoj, pensio kaj eble aliaj privilegioj, sed li fariĝis malamata de brazilanoj, fuĝis al Lisbono, revenis poste al Brazilo, kie li finfine mortis, kaj lia tombo estis detruita. Li eterniĝis en la brazila kolektiva memoro kiel homo senhonora, perfidanto de sia propra popolo.

 


Tiradentes kvaronumita, pentraĵo de Pedro Americo: la vizaĝoj de Tirandento kaj Jesuo unu apud la alia, la multaj krucoj kaj la "kruca simetrio" de la pentraĵo kunfandas ambaŭ martirojn

 

    Brazilo ricevis de Portugalio profundan influon de kristanismo, kaj bona ekzemplo de tio oni vidas en pentraĵoj pri Tiradentes, martiro de la brazila sendependiĝo, kaj Silvério dos Reis: la unua, nacia heroo, havas vizaĝon similan al tiu de Jesuo Kristo, kaj kutime estas proksime de kruco, por tiel evidentigi eĉ pli la similecon: ambaŭ mortis por "ni", unu por pagi niajn pekojn, laŭ la kristana kredo, la alia por nia libero, laŭ la historio. Silvério dos Reis, siavice, estas brazila versio de Judaso, la disĉiplo de Kristo kiu lin perfidis kontraŭ 30 arĝentaj moneroj. La morto de Tiradentes okazis en Aprilo, proksime de la Pasko, juda festo dum kiu Jesuo estis perfidita kaj krucumita, kaj tio kontribuis por kunfandi ambaŭ figurojn: foje Pasko, kiu dependas de luna kalendaro, kaj la feritago memore al Tiradentes okazas sinsekve.

 

    Ĝuste pro tiu kristana moralo, brazilanoj kutime rigardas perfidon kiel unu el la plej hontindaj faroj: tiu, kiu perfidas, rapide ricevas la kromnomon "Judaso". Tion atestas brazila literaturo, lingvaj esprimoj kaj diraĵoj kaj ĉiutaga observebla realo. Ĉi-jare pasko okazis pli frue, en marto, kaj proksime de ĝi la vicprezidento de Brazilo, Michel Temer, kune kun sia partio, decidis rompi aliancon kun nia prezidantino Dilma Rousseff, kaj defendi ŝian elposteniĝon, kaj komence de aprilo estis diskonigita en interreto sonregistraĵo de li trejnanta sian enposteniĝan paroladon, substrekante la impreson ke lia perfido okazis pro ambicio fariĝi prezidanto. Rezulte de tio, sociaj retejoj rapide pleniĝis de bildoj kaj spritaĵoj komparantaj lin al Judaso, kaj dum la sekvaj semajnoj popola subteno al li malkreskadis, eĉ inter tiuj, kiuj ne apogas la prezidenton.

 


Popolo dividita: por unua fojo estis necese konstrui muron (centre) por apartigi surstratajn protestojn (foto: Juca Varella/Agencia Brasil)

 

    Kaj la lasta perfido en brazila politika medio okazis en la sama semajno de la feritago memore al Tiradentes: dimanĉe (en Brazilo oni konsideras dimanĉon kiel la unua tago de la semajno, sed en multaj landoj la semajno komenciĝas lunde), la 17-an de Aprilo, brazila parlamento en speciala sesio voĉdonis pri malfermo de proceso por la senpostenigo de la landa gvidanto. Jam estis lundo en Ĉinio, kaj mi vekiĝis tre frue por spekti tiun teruran farson, kiun mi neniam antaŭe kapablis imagi: dekoj da deputitoj kiuj promesis voĉdoni kontraŭ la pluigo de la proceso perfidis la registaron en la lasta momento, kaj dum la semajno mi vidis en interreto artikolojn kaj bildojn kiuj komparas ilin al Judaso.

 

    La brazila parlamento komplete perdis sian dignon: fervoraj apogantoj de la proceso ĉirkaŭis la mikrofonon por aplaŭdi tiujn favorajn kaj moki tiujn kontraŭajn. La prezidanto de la parlamento, kiu ŝokis svisajn prokurorojn pro la grandega sumo kiun li kaŝis en bankokontoj de tiu lando, invitis akuzanton fari parolon favore al la senpostenigo de la prezidento, sed malpermesis ŝian advokaton paroli kontraŭ ĝi. Antaŭ anonci voĉdonon, oni havis iom da tempo por paroli, kaj en tiuj rapidaj paroloj estis krioj, laŭdoj kaj mallaŭdoj al mortintojn, kiuj ne povas sindefendi, omaĝoj al hejmurbo, familio, ktp. Preskaŭ neniu parolis pri la centra punkto de la proceso: la akuzo kontraŭ prezidento Dilma Rousseff, kiu konsistas de librotenada aranĝo kiun ankaŭ guberniestroj, urbestroj kaj alilandaj ŝtatestroj faras. Multaj deklaris voĉdonon nome de Dio aŭ kontraŭ koruptado, kaj ironie dum la sekvaj tagoj estis kondamnitaj de homa justico ĝuste pro koruptado. La hispana ĵurnalo El Pais faris spritaĵon pri la blasfemoj de deputitoj, kaj multaj aliaj fremdlandaj ĵurnaloj kaj gazetoj sin montris ŝokitaj pro la okazaĵoj en Brazilo: Glen Greenwald, de CNN, bone resumis la situacion: "Ili ĉiuj venas al la mikrofono, unu post alia, ĉiuj akuzitaj pro koruptado, por diri 'ni devas senpostenigi la prezidenton pro koruptado'. Tamen, Dilma mem estas unu el la malmultaj homoj ne akuzitaj pri tiu krimo".

 

    Certe la respubliko kiun iam imagis Tiradentes estas multe pli bela kaj perfekta ol tiu ĉi, ĉar ĉiu lando revata estas pli bona ol tiu, kiu ekzistas en la reala mondo. Malgraŭ la honto scii ke Tiradentes perdis sian vivon por tiu bedaŭrinda tragedio kiun la mondo spektas tagon post tago, mi preferas kredi ke li mortis kun ĝojo en la koro, revanta pri sia bela respubliko, kie ĉiuj homoj estas liberaj kaj egalaj. La oro kiu financus tiun entreprenon, tamen, estis malŝparita de la portugala reĝo antaŭ la sendependiĝo de Brazilo, kiu nun havas novan oportunon fariĝi la respublikon revitan de Tiradentes: nia nuna oro estas nigra kaj ripozas sub la maro. Ĝi povas pagi la kostojn de la tuta infrastrukturo kiun la lando bezonas, kaj ankaŭ la edukadon de niaj infanoj kaj gejunuloj, tamen tiun trezoron ni devas protekti de ŝtelistoj.

 


Grekoj provludas la ceremonion de ekbruligo de la olimpika torĉo antaŭ la templo de Hero

 


Olimpika torĉo ekbruliĝas en Olimpio, Grekio

 

    Nuntempe kaoso regas Brazilon, sed tio povas esti pozitiva afero: malordo foje estas necesa por ebligi reordigon, kaj jam de longa tempo estas evidenta la neceso reordigi la brazilan politikan sistemon. Ĝuste en la 21-a de aprilo, memortago honore al Tiradentes, ekbruliĝis en Grekio, lulilo de demokratio, la torĉo de la Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro. Olimpikoj alproksimigas la popolojn de la mondo per sportoj kaj diversfoje estis podio por gravaj historiaj eventoj, kaj ĉi-foje ĝi povas esti marko de renaskiĝo de Brazilo. Ke la greka fajro nin inspiru.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments