El Popola Ĉinio>头条新闻>

175 landoj subskribis Parizan Interkonsenton

| 2016-04-25
Bookmark and Share

 

    La 22an de aprilo ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon anoncis, ke en la unua tago post la malfermo por subskribo de la Pariza Interkonsento, entute 175 landoj subskribis ĝin, kaj tio starigis la rekordon de subskribo de plej multaj landoj sur internacia pakto en la unua tago de subskriba periodo.

 

    Tiutage en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko okazis altnivela ceremonio por subskribo de la Pariza Interkonsento pri Klimata Ŝanĝo. Ban Ki-moon diris en la malferma ceremonio de la subskribo, ke li ĝojas, ke iuj landoj deklaris ratifi la interkonsenton en 2016, kaj ke li instigas ĉiujn landojn antaŭenpuŝi fruan validiĝon de la Pariza Interkonsento laŭ jura proceduro.

 

    Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, subskribis la Parizan Interkonsenton nome de Ĉinio. Li ankaŭ faris paroladon sub la titolo "Akceli efektivigon de la Pariza Interkonsento kaj kune konstrui belan hejmlokon".

 

    Li diris: "La Pariza Interkonsento, kiu celas efektivigon de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, prezentas la planon kaj deziron de la tuta mondo pri traktado de klimata ŝanĝo kaj efektivigo de verda kaj malalt-karbona disvolvado por la periodo post 2020. Ĝi estas la mejloŝtono de la homaro en la historio de klimata regado. Hodiaŭ ni subskribas la interkonsenton por montri plu la decidon kontraŭ klimata ŝanĝo kaj turni la planon en agadon kaj la deziron en realon."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments