El Popola Ĉinio>头条新闻>

Subskribo por kunlaborado inter ĈIEG kaj Yunnan

| 2016-04-25
Bookmark and Share

    La 22-an de aprilo okazis subskriba ceremonio de kunlabora kontrakto inter la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), supera administracio de la redakcio de El Popola Ĉinio, kaj la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Ambaŭ flankoj kunagos en la kampoj de internacia eldonado, kulturaj interŝanĝoj en diversaj landoj, tradukista trejnado kaj aliaj.

 


La 22-an de aprilo Zhou Mingwei (desktre en la antaŭa vico) kaj Zhao Jin faras subskribon.
 


Chen Shi (desktre en la antaŭa vico), vicĉefredaktoro de ĈIEG, direktoro de El Popola Ĉinio kaj ĝia ĉefredaktoro, kaj Li Qian, vicestro de la propaganda departemento de la partia komitato de Yunnan-provinco kaj direktoro de la Informa Oficejo de la provinco, subskribas dokumenton pri kuneldonado de la anglalingva versio de la ĵurnalo China Report ASEAN.
 

    Posttagmeze de la sama tago, Zhou Mingwei, estro de ĈIEG, kaj Zhao Jin, membro de la Konstanta Komitato de Yunnan-provinca Komitato de KPĈ kaj estro de la propaganda departemento de la provinca partia komitato, faris la subskribon. Sekve okazis ankaŭ subskriboj inter la Fremdlingva Eldonejo kaj Yunnan-Universitato pri tradukado de la libroj pri Ĉinio en "malgrandajn" lingvojn; kaj inter El Popola Ĉinio kaj la propaganda departemento de la partia komitato de Yunnan-provinco pri kuneldonado de la anglalingva versio de la gazeto China Report ASEAN.

 

    ĈIEG estas la plej longhistoria kaj plej granda fremdlingva eldonejo de Ĉinio. En la lastaj jaroj la provinco Yunnan kaptas la ŝancon alportitan de "La Zono kaj Vojo", kaj nun staras pionire en la sinmalfermo al la mondo kaj aktive sin diskonigas. La kunlaborado certe pli bone utiligos ambaŭflankajn resursojn kaj kune produktos pli grandan forton en diskonigado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments