El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua satelito farota de ĉinaj mezlernejanoj estos enorbitigita en 2017

| 2016-04-26
Bookmark and Share


La ceremonio por komenci la projekton pri farado kaj utiligo de la satelito kaj pri lecion-ekspluato.
 

    Lastatempe raportisto informiĝis, ke Bayi-Lernejo de Pekino lanĉos en 2017 malalt-orbitan sateliton por popularigo de sciencoj. Ĝi estos la unua satelito de Ĉinio farita kaj enorbitigita de mezlernejanoj.

 

    La satelito estos planita kaj konstruita de mezlernejanoj sub gvido de fakuloj pri spacflugado

 

    Zhu Kai, vicrektoro de Bayi-Lernejo, diskonigis, ke sub gvido de fakuloj pri spacflugado, lernantoj partoprenos en dezajnado, testado kaj enorbitigo de la satelito kaj en konstruado de surtera stacio.

 

    Zhu Kai diris, ke la satelit-teamo konsistos el 20-30 supermezlernejanoj kaj mezlernejanoj, kiuj ŝatas astronomion kaj estas fortaj en fiziko kaj kemio. Rilataj kandidatoj devas prezenti peton kaj submetiĝi al ekzamenoj de fakuloj. Membroj de la teamo partoprenos en diversaj ĉeneroj pri farado de la satelito.

 

    La satelito estos lanĉita en 2017 kaj senpage servos

 

    La satelito havos kuban formon kun laterlongeco de 250 milimetroj kaj maso de 10 kilogramoj, kaj laŭplane estos lanĉita en 2017. Ĝi povos fari teleregatan laboron kaj aŭtomate sendi al la Tero telemezuritajn informojn. Lernantoj povos ricevi radiajn signojn kaj signalojn, fari duvojan radian relajs-komunikadon per tiu satelito kaj rilatajn scienc-eksperimentojn. La satelito iros sur sun-sinkrona orbito kaj liveros senpagan servon al la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments