El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prove funkciigita metrostacio Disney en Ŝanhajo

| 2016-04-26
Bookmark and Share

 

    Je la 10-a horo de la 26-a de aprilo estis prove funkciigita la stacio Disney de la metrolinio 11 en Ŝanhajo. La stacio ne nur asimilis elementojn de Disney, sed ankaŭ kunfandis tiujn de Ĉinio. Kun Mickey, Minnie, Donald Duck, Goofy, Pluto kaj aliaj klasikaj karikaturaj figuroj de Disney kiel projekt-elementoj, ĝi havas gajajn kaj brilajn kolorojn. La du aparte dezajnitaj skulptaĵoj de Mickey kaj Minnie staras en la centro de la stacio por bonvenigi la gastojn el diversaj lokoj. Ili kun alteco de ĉ. tri metroj kaj projekt-inspiro el la ĉina tradicia arto de paper-eltondaĵoj perfekte kunfandis elementojn de Ĉinio al tiuj de Disney. Krom tio, desegnaĵoj de Mickey kaj bonaŭguraj nuboj de Ĉinio magie kuniĝis sur la ĉeftema muro de la stacio. Rigardita de supre, la stacio aspektas kiel "drako kun disetendiĝantaj flugiloj". Sur ĝia ekstera muro videblas pordnajloj kaj aliaj elementoj de la ĉinaj tradiciaj urbopordegoj kaj urbomuroj.

 

    La stacio troviĝas en la centra zono de la Disneyland-parko de Ŝanhajo. Sude de ĝi estas la lago Xingyuan en Disney-Feriejo kaj norde ĝi kunligas nordan enirejon de la parko. Vizitantoj povas facile preni veturilojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments