Tulipa ekspozicio en la parko Internacia Florhaveno

| 2016-04-27
Bookmark and Share

    Printempas en Pekino, kaj mi jam menciis ke la urbo estas plena da verdo kaj floroj. Mi ne plu bezonas uzi jakon surstrate, pulovero sufiĉas, hejme mi uzas pantaloneton kaj ofte bezonas malfermi la fenestron por malvarmigi mian ĉambron. Jen bona epoko por viziti Pekinon: agrabla temperaturo, blua ĉielo, suno, verdo kaj floroj!

 


Diverskoloraj tulipoj

 

    Antaŭ ne longe mi kaj miaj kolegoj de El Popola Ĉinio vizitis tulipan ekspozicion en la parko Internacia Florhaveno, loko iom for de la urbo, kiun mi atingis per buso post pli ol unu-hora vojaĝo el mia oficejo. Jam ĉe la enirejo de la ekspoziciejo troviĝas bela tulipa ĝardeno, kaj en ĝi oni povas promeni, foti kaj fotiĝi inter diverskoloraj tulipoj kaj aliaj floroj.

 


Belega tulipa ĝardeno

    En la ekspoziciejo ankaŭ estas lago, kaj apud ĝi statuoj de bovinoj, muelilo el ligno kaj aliaj elementoj, inter ili statuoj de nederlandaj kamparaninoj, memorigis min pri Expoflora, la plej granda florekspozicio de Brazilo, kiu okazas en Holambra, urbo apud mia eksa loĝurbo, Campinas. Holambra estas urbeto fondita de nederlandaj enmigrantoj, kiuj tie enkondukis florkulturon, tiel ke la urbo estas fama pro ĝiaj belaj florkampoj kaj la florekspozicio kiu venigas turistojn de la tuta lando. Tamen en Expoflora estas pli granda flordiverseco kaj tulipoj ne ludas la ĉefan rolon.

 


Ventmuelilo, dometo kaj kamparanino: ĉu provo krei nederlandecan kamparan pejzaĝon?

 

    Tiu estis mia unua fojo en tulipa ĝardeno, kaj mi miris pri ilia beleco kaj bunteco. Multaj homoj estis tie fotantaj la florojn, kaj estis amuze vidi strangajn statuojn ĉe kelkaj florĝardenoj, kun multaj ĉinaj turistoj fotiĝantaj apud ili. Alia parto de la ĝardeno estas ornamita de statuoj en formo de fungoj kaj ŝuoj, ĉiuj buntkoloraj. Ankaŭ ĉina arkitekturo troviĝas en la parko, kaj la kontrasto inter tiuj diversaj elementoj de pluraj kulturoj estas interesa kaj neatendita de mi.

 


Bovinoj admiras ĉinan arkitekturon: rememoroj pri CowParade

    Ankaŭ la bovinaj statuoj kaptis mian atenton: mi memoras pri CowParade, ekspozicio de bovinaj statuoj kiu okazas en grandaj urboj de la mondo. Komence de 2010 okazis CowParade en San-Paŭlo, kaj tiam mi vidis plurajn verkojn tra la urbo: estis pli ol 800 statuoj sur urbaj stratoj, en metrostacioj kaj parkoj, kelkaj tre interesaj pro la kreemo de la artisto. Kelkaj el tiuj bovinoj estis aĉetitaj de komercistoj, kiuj ilin eksponas antaŭ siaj vendejoj en diversaj brazilaj urboj, kaj ŝajnas al mi ke ankaŭ tiuj bovinoj en la Internacia Florhaveno estis aĉetitaj de iu CowParade.

 


Bebo promenas inter tulipoj

    Mi vidis multajn familiojn promenantajn tie, kaj ankaŭ multajn studentoj el lernejoj, akompanataj de instruistoj. Pro la granda ĉeesto de infanoj en la loko ankaŭ ekzistas ludejoj. Patrinoj ŝatas foti siajn infanojn ĉe la floroj. Inter tiuj tulipoj ajna homo povas sukcesi fari belegan foton, kaj al mi tre plaĉis vidi, sur la ekrano de mia komputilo, la fotojn kiujn mi faris, tamen la vera ĝardeno estas multe pli bela ol tiu, kiun fotilo kapablas kapti.

 


Mi, fotanta

    Finfine, tiu promenado estis tre speciala pro tio, ke ĝi estis mia unua promenado kun ĉiuj miaj kolegoj de la laborejo (krom Niu Xueqin, kiu feriis en tiu tago, kaj USUI Hiroyuki, kiu estis en oficvojaĝo en Kantono). Multaj legantoj de El Popola Ĉinio ŝatus koni la vizaĝojn de la homoj kiuj laboras ĉi tie, do jen nia grupa foto! Al samideanoj de norda hemisfero mi deziras florplenan printempon, kaj al tiuj de la suda hemisfero, belan aŭtunon.

 


La redaktistaro de El Popola Ĉinio: ĉiuj gajaj!
 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments