El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinino en Kanado klopode disvastigas ĉinan kulturon

| 2016-04-27
Bookmark and Share


Kanada ĉefministro Justin Trudeau kaj Nelly Ng (dekstre)
 

    Kiel fama ĉina kuracistino en Kanado, ŝi elspezas multe da tempo, energio kaj mono por disvastigi ĉinan kulturon, kiun ŝi amas profunde, kaj jam kreis miraklojn en kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Kanado. Ŝi fondis la Kanadan Fondaĵon de Internaciaj Kulturaj Interŝanĝoj. Inter la estraro de la fondaĵo ŝi estas la sola ĉinino, kaj ĉiuj aliaj -- blankulaj elitoj. Origine veninte el Hunan-provinco kaj naskite en Hongkongo, ŝi havas la ĉinan nomon Wu Yongguang, sed la kanada socio konas ŝin per la angla nomo Nelly Ng.

 

    La 22-an de aprilo, kanada artogrupo konsistanta el pli ol cent artistoj venis al Pekino por ĉeesti la artan festivalon organizitan de la menciita kanada fondaĵo, kiu estas direktata de Nelly Ng. La grupo estis la plej granda kanada artogrupo por viziti Ĉinion depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

 

    Kio estas ŝia motivo por laŭeble disvastigi la ĉinan kulturon? Nelly diris, ke en 1992 vizitante Hubei-provinco kaj rigardante antikvajn kulturaĵojn ĵus elterigitajn, ŝi estis forte fascinita. "Antaŭ 2 000 jaroj jam estis en Ĉinio tre delikataj kulturaĵoj kaj bronzaĵoj. La ĉina kulturo, ege granda kaj bela, estas komuna riĉaĵo de la homaro. Se la monda civilizacio evoluu, al ĝi ne povos manki la ĉina kulturo. La tuta mondo devas koni kaj akcepti la ĉinan kulturon," ŝi diris.

 

    Reveninte al Kanado post tiu vizito al Ĉinio, ŝi fondis fondaĵon por protekto de ĉinaj kulturaĵoj. Laŭ ŝia opinio, kulturaj interŝanĝoj kiel lubrikaĵo en internaciaj rilatoj povas vere multigi interkonadon de homoj kaj helpi ŝanĝi aŭ forigi antaŭjuĝojn. Jean Chrétien, eksa ĉefministro de Kanado, laŭdis s-inon Nelly Ng, ke per granda klopodo en kulturaj projektoj ŝi pliintensigis la rilatojn inter la popoloj ĉina kaj kanada.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments