El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Dua vizito al la provinco Guangdong (I) - ŝanĝiĝis ne nur la sezono

| 2016-04-28
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Dum tri tagoj, de la 19-a ĝis la 21-a de aprilo mi vizitis la provincon Guangdong kiel membro de delegacio, kiun organizis la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj El Popola Ĉinio. La ĉefa parto de tiu ĉi 28-kapa delegacio estis 19 diplomatoj, por kiuj oni ofertis ŝancon propraokule vidi la novigon de la ĉina ekonomio en du urboj: Kantono kaj Dongguang. Kun la ekscelencoj havis honoron kunvojaĝi du eksterlandanoj dungitaj de EPĈ inkluzive de mi, kaj 7 ĉinaj gekolegoj akompanis la grupon kiel organizantoj.

 

    Malsama sezono...

 

    Fakte antaŭ du jaroj kaj duono mi vizitis la provincon pro tre simila vizito, kiu ĉefe konsistis el ĵurnalistoj. Tiam aranĝis ĝin la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la supera instanco de EPĈ. Eĉ unu el la vizititaj lokoj estis la sama: la lago Songshan, kie oni provas harminiigi novajn industriojn kun la naturo. Sed kompreneble la spertoj tiamaj kaj nunaj montriĝis malsamaj, ne nur pro la malsamaj celoj de la du vizitoj sed ankaŭ pro la diferenco de du kaj duono da jaroj, kiuj pasis intertempe.

 


Ĉe la lago Songshan
 

    Tamen la plej baza diferenco, kiun ĉiu ajn povus tuj facile rimarki, estis tiu de sezonoj. En la unua vizito ĉiam estis la suno en la ĉielo ĉar estis novembro, kiam malmulte pluvas en la provinco. De aprilo ĝis septembro tie oftas pluvo. Pro tio ĉi-foje la ĉielo ĉiam ne estis tre afabla, kovrita de nuboj kaj de tempo al tempo pluvis. Dum nia restado fakte veterprognozo parolis pri pluvego en suda Ĉinio, kvankam ni mem feliĉe ne spertis tiom drastan pluvfalon.

 

    ...malsama situacio

 

    Kompreneble tamen pli gravas sociaj ŝanĝoj, unu el kiuj frapis min, kiam ni ekzemple vizitis fabrikon kiu okupiĝas pri aŭtomatigo, kaj produktas i.a. robotojn. Post la trarigardo de la loko la ĉefa respondeculo de la fabriko montris al ni mallongan filmon, kaj afablis respondi niajn demandojn. Oni klarigis, ke lastatempe fariĝas malfacile trovi sufiĉe da laborantoj, precipe post la Printempa Festo. La laboristoj iĝas pli kaj pli postulemaj pri salajro kaj aliaj laborkondiĉoj, pli facile forlasas sian laboron ol antaŭe... Tio estas unu el la kaŭzoj kial oni volas evoluigi robotojn, kiuj ja ne grumblas kiel homoj.

 


Roboto laboras antaŭ niaj okuloj.
 


La ambasadoro de Trinidado-kaj-Tobago (kun mikrofono) starigas demandon.
 


La akcepto okazis en tiu ĉi ŝika domo.
 

    Tian novaĵon mi jam estis antaŭe leginta, sed kompreneble ni ricevas alian, pli frapan impreson, se ni aŭdas tion surloke. Se mi ne eraras, jam okaze de la antaŭa vizito komencis aperi tia problemo, sed ĝi fariĝis akuta kaj laŭte priparolata nur vere lastatempe. Aŭdinte tiun klarigon, membro de nia delegacio, la edzino de la ambasadoro de Trinidado-kaj-Tobago murmuris: "sed en diversaj landoj de la mondo al homoj mankas laboro." Jes, sinjorino, sed en Ĉinio oni komencas havi problemon alispecan... Tio certe estas interesa specimeno de la sudo-sudaj dialogoj, kaj por tiaj dialogoj ja pledis la ambasadoro mem, kiam li salutis reprezentante la tutan delegacion vespere de la unua tago, ĉe la akcepto de la Informa Oficejo de la provinco Guangdong.

 

 Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments