El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Vegetara hamburgero" furoras en interreto

| 2016-04-28
Bookmark and Share


Kolora hamburgero el vegetaraĵoj

 

    Ĉu vi ŝatas viandaĵon aŭ vegetaraĵon? Lastatempe amaso da vegetaraĵ-ŝatantoj enretigis fotojn pri memfaritaj vegetaraj hamburgeroj ĉe la retejo Instagram por partopreni en konkurso de vegetaraj hamburgeroj okazigita de la konto "la plej bona vegetaraĵo".

 


Kolora hamburgero el vegetaraĵoj

 

    Inter la enretigitaj kreaĵoj ne mankas okul-allogaj hamburgeroj, kiaj ĉielarka suŝi-hamburgero el kolorigitaj rizaĵoj garnitaj per toŭfuo kaj avokado, kaj kukurb-hamburgero enhavanta melongenon, dolĉan paprikon kaj fungon.

 


Kolora hamburgero el vegetaraĵoj

 

    Tiuj koloraj vegetaraj hamburgeroj estas ne nur okulkonfuzigaj, sed ankaŭ apetitigaj. La konto "la plej bona vegetaraĵo" havas pli ol 615 mil ŝatantojn. Julie Hansen, administranto de la konto kaj vegetaraĵ-ŝatanto, esperas montri ĉarmon de vegetaraĵoj per la konkurso. Ŝi diris: "Vegetaraj materialoj povas stimuli pli da kreivo. Mi esperas, ke pli multe da homoj partoprenos en la konkurso kaj ekŝatos vegetaraĵojn."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments