El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arablingva libro pri Xinjiang lanĉita en la Librofoiro de Abudabio

| 2016-04-29
Bookmark and Share


La retejo de la Internacia Librofoiro de Abudabio
 

    La 27-an de aprilo en la Internacia Librofoiro de Abudabio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) estis lanĉita arablingva libro pri Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso. Ĝin verkis d-ro Ahmed Al Saeed, egipta tradukisto.

 

    La libro titolita "Ne ĉasu profitojn de la popolanoj" estas grava rimedo por la arabaj regionoj ekscii kaj profunde koni la xinjiang-an korpuson. La lanĉo de la libro vekis eĥon de la eldona rondo en la arabaj landoj. Tio estas lanĉo de nova modelo por interkonado kaj interŝanĝoj inter la korpuso kaj la araba mondo, kaj ankaŭ alportos bonan frukton por internacia diskonigo de la korpuso.

 

    La ĉina versio de la libro eldoniĝos en la kuranta jaro.

 

    La librofoiro komenciĝis en 1991. Ĝi estas organizata de la ministerio pri kulturo de Abudabio. La foiro ĉiujare allogas multajn verkistojn, redaktorojn kaj eldonistojn de la tuta mondo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments