El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio promulgis leĝon pri transmaraj neregistaraj organizoj

| 2016-04-29
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 28a de aprilo la 12a sesio de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso aprobis la leĝon pri administrado de neregistaraj organizoj el ekster la ĉina ĉeftero. La leĝo validiĝos en la 1a de januaro 2017.

 

    La leĝo diras, ke neregistaraj organizoj aludas fondaĵojn, societojn, pensbankojn kaj aliajn sociajn organizojn neprofitcelajn kaj neregistarajn, kiuj estas laŭleĝe establitaj transmare. La organizoj povas laŭ tiu ĉi leĝo disvolvi bonfarojn en la rondoj de ekonomio, edukado, scienco, kulturo, sano, sporto, mediprotekto kaj en la helpoj al lokoj malriĉaj aŭ trafitaj de natura katastrofo. Ili devas ne partopreni aŭ financi profitcelajn, politikajn aŭ religiajn aktivaĵojn.

 

    La leĝo tekstas, ke la lando protektas kaj subtenas laŭleĝajn aktivaĵojn de neregistaraj organizoj en la ĉina ĉeftero. Koncernaj registaraj departementoj de diversaj niveloj devas liveri al la neregistaraj organizoj necesajn oportunojn kaj servojn. La Ministerio de Publika Sekureco kaj sekurecaj organoj el provinc-nivelaj registaroj kune kun koncernaj departementoj difinis la kampojn kaj katalogis priskribojn de la aktivaĵoj de neregistaraj organizoj, kaj publikigis la liston de iliaj administracioj, kiuj donas al ili gvidon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments