El Popola Ĉinio>头条新闻>

En septembro ĉi-jare okazos en Tokio la 12-a Pekina-Tokia Forumo

| 2016-04-29
Bookmark and Share

Teksto de Wang Hao

Fotoj de Zhao Xi

 


En la estrara interkonsiliĝo
 

    La 28-an de aprilo okazis en Pekino estrara interkonsiliĝo de la Pekina-Tokia Forumo organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Genron NPO, japana neprofitcela organizo. La du flankoj konsentis, ke la 12-a Pekina-Tokia Forumo okazos en Tokio de la 25-a ĝis la 28-a de septembro.

 


Parolas estro de la japana flanko.
 

    La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri diskutotaj temoj en la venonta Pekina-Tokia Forumo. Laŭplane oni diskutos pri la orientazia paco kaj monda ekonomio, kaj ankaŭ pri tiaj subtemoj kiaj strategia interfido, reciproka kompreno, stabila disvolvo kaj ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio. Krome estos subforumoj pri la duflankaj politiko, diplomatio, ekonomio, sekureco kaj amaskomunikiloj. La du flankoj faros respektive en Ĉinio kaj Japanio opinio-sondon pri la dulandaj rilatoj kaj publikigos la rezulton antaŭ okazo de la forumo.

 

    La Pekina-Tokia Forumo estis iniciatita en 2005 kaj de tiam okazas ĉiujare laŭvice en Pekino kaj Tokio. Ĝi nun jam fariĝis grava altnivela platformo de interpopolaj dialogo kaj komunikado inter la du landoj. En oktobro 2015 okazis en Pekino la 11-a Pekina-Tokia Forumo organizita komune de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Genron NPO.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments