El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua kuna patrolado de ĉinaj kaj italaj policanoj en Romo

| 2016-05-03
Bookmark and Share


La 2-an de majo ĉinaj policanoj Shu Jian (la 3-a de dekstre) kaj Sa Yiming (la 4-a de dekstre) kontrolis ateston de ĉina turismogrupo ekster la Roma Koloseo de Italio. (Foto de Jin Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 2-an de majo en Romo de Italio komenciĝis la unua kuna patrolado de ĉinaj kaj italaj policanoj. Ekde tiu tago 4 ĉinaj policanoj kune kun italaj policanoj faros du-semajnan patroladon en Romo kaj Milano. Intertempe ĉinaj policanoj helpos italajn policanojn trakti aferojn pri sekureco de ĉinaj turistoj en Italio, protektos interesojn de ĉinaj turistoj kaj liveros oportunon por komunikado inter ili kaj italaj policanoj.

 


La 2-an de majo ĉinaj kaj italaj policanoj patrolis ekster la Roma Koloseo de Italio. (Foto de Jin Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Intervjuate de raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, Angelino Alfano, itala ministro pri internaj aferoj, diris, ke la ĉi-foja kuna patrolado montras, ke Italio kunlaboras kun Ĉinio por garantii sekurecon por italaj civitanoj kaj ĉinaj turistoj. Tiu ĉi kuna patrolado estas nova provo inter ĉina kaj itala policoj, kaj ankaŭ la unua patrol-kunlaboro de la ĉina polico kun okcidenta lando.

 


La 2-an de majo ĉinaj policanoj atentigis ĉinajn turistojn pri sekureco ekster la Roma Koloseo de Italio. (Foto de Jin Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


La 2-an de majo ĉinaj kaj italaj policanoj kunfotiĝis ekster la triumfarko Konstantino en Romo de Italio. (Foto de Jin Yu, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments