El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruita kunlaboro inter AIIB kaj ADB

| 2016-05-03
Bookmark and Share

 

    La 2-an de majo laŭ la loka tempo, Jin Liqun, prezidanto de la Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB) kaj Nakao Takehiko, tiu de la Azia Disvolva Banko (ADB), subskribis memorandon pri la duflanka kunlaborado, dum la 49-a jarkunveno en Frankfurto, Germanio. La memorando inkluzivas serion da projektoj pri kunfinancado. Krome, la du flankoj decidis regule okazigi altnivelajn interkonsiliĝojn en la estonteco.

 

    AIIB iniciatita de Ĉinio estas interregistara institucio por multflanka disvolviĝo de Azio kaj celas liveri kunfinancan subtenon al infrastruktura konstruado kaj interkomunikado de aziaj landoj. Fondite en la 25-a de decembro 2015, la banko kun sia sidejo en Pekino havas jenajn tri plej grandajn akciulojn: Ĉinio, Hindio kaj Rusio. AIIB oficiale fondiĝis en la 16-a de januaro de la kuranta jaro. Fondite en 1966, ADB kun sia sidejo en Manilo, Filipinoj, estas ankaŭ institucio por multflanka disvolviĝo.

 

    Laŭ la memorando, la du flankoj kunlabore lanĉos kunfinancajn projektojn kaj konsentas, ke ili fortigos kunfinancan kunlaboron pri strategio kaj teknologio.

 

    Jin Liqun esprimis ĝojon pro progreso de la partnereco inter la du bankoj. Li diris, ke AIIB kaj ADB profundigos la kunlaborajn rilatojn, kiuj jam estas sufiĉe bonaj, kaj pligrandigos kunlaboradon por kontentigi grandan bezonon de kunfinancado pri infrastruktura konstruado en Azio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments