El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hodiaŭ en la historio: Esploristo-1 estis lanĉita

| 2016-05-03
Bookmark and Share

 

    En majo 1966 Usono lanĉis la sondilon Esploristo-1 per la raketo Sagitario. Poste tiu ĉi sondilo mole surluniĝis kaj faris 11 mil fotojn de la surfaco de la Luno. Esploristo-1 estas unu el la seriaj senhomaj sondiloj lanĉitaj de Usono por surluniĝo de la aerŝipo Apollo. Ĝiaj ĉefaj taskoj estis fari provon pri mola surluniĝo, esplori la Lunon kaj elekti lokon por surluniĝo de homportantaj kosmoŝipoj.

 

    La Esploristo-1 mole surluniĝis per bremsado de solidaj karburaĵoj al la raketo por malrapidigi la sondilon. Tiu teknologio povas malaltigi surluniĝan rapidecon al 4.4 metroj sekunde. Tiu rapideco estas iom malpli rapida ol tiu de subenirado per paraŝuto sur la Tero. En la malsupro de Esploristo-1 estas tripieda surluniga subportilo. Kun etendiĝantaj piedoj kaj anteno ĝi altas je 3.3 metroj.

 

    La Esploristo-1 trovis virgan teron kun multe da lun-krateroj kaj grandaj kaj malgrandaj rokoj en diversaj formoj. Ĝi ne trovis profundan kaj molan grundon. Laŭ tio analizistoj konkludis, ke la malmoleco de lunsurfaco povas teni sondilon kaj homkorpojn. Esploristo-1 estas la unua mola surlunigilo konstruita de la homaro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments