El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Korea Respubliko kaj Japanio konkure provas altiri ĉinajn vojaĝantojn

| 2016-05-04
Bookmark and Share


Sud-koreoj bonvenigas ĉinajn vojaĝantojn en flughaveno.
 

    Laŭ raporto farita de la sud-korea televidstacio MBC en la 2-a de majo, dum la ĵus pasinta 3-taga feriado de Ĉinio, grandaj pasaĝerŝipoj plenaj de vojaĝantoj albordiĝis ĉe la havenoj de Pusano kaj Jeju-insulo. La alveno de ĉinaj vojaĝantoj ege ĝojigis sud-koreojn, kiuj sin okupas pri turismo kaj komerco. En Jeju-insulo, la surmara montopinto Seongsan Ilchulbong kaj la akvofalo Cheonjiyeon estis okupataj de ĉinaj vojaĝantoj. Ili sin trovis ankaŭ en aliaj vidindejoj kaj imposto-liberaj vendejoj, kaj 30 mil taksioj estis tute rezervitaj. Dum la pasinta feriado de la Internacia Tago de Laboro, la Korea Respubliko akceptis 63 mil ĉinajn vojaĝantojn, kaj tio alportis grandan profiton al la podetala industrio de la lando.

 

    La Korea Respubliko faris ĉion eblan por bonvenigi ĉinajn vojaĝantojn. La seula registaro nomis la 1-an de majo "Bonveniga tago por ĉinaj vojaĝantoj". En tiu tago ĉinaj turistoj povis ricevi donacetojn kaj ankaŭ prove vesti sin per la korea tradicia kostumo. Multaj komercistoj aranĝis personan aĉet-gvidadon por gravaj klientoj kaj vendis produktaĵojn pri sud-koreaj steluloj, kiuj plaĉas al multaj ĉinaj vojaĝantoj.

 


En Tokio
 

    Kvankam kaj la ĵus okazinta tertremo en Kumamoto kaj la alta kurzo de la japana eno certagrade negative influas la tendencon de ĉinaj vojaĝantoj por veturi al Japanio, la japana registaro anoncis sian celon, ke la nombro de eksterlandaj vojaĝantoj al Japanio atingu 40 milionojn ĝis la jaro 2020. Laŭ la Japana Buroo pri Turismo, en la unua jarkvarono de la kuranta jaro, la konsuma kvanto de ĉinaj vojaĝantoj en Japanio okupis 40% de tiu de la eksterlandaj vojaĝantoj entute. Kishida Fumio, japana ministro pri eksterlandaj aferoj, diris en la 30-a de aprilo okaze de vizito al Ĉinio, ke Japanio plifaciligos vizopeton al ĉinaj vojaĝantoj. La japana ĵurnalo Nikkei raportis, ke ĉinaj turistoj nun malpli aĉetas multekostajn varojn kaj anstataŭe volas havigi al si ĉiutagajn necesaĵojn malmultekostajn. Sed Japanio ankoraŭ restas paradizo de aĉetado por ĉinoj kaj samtempe, japanaj kompanioj nun utiligas transnacian surretan komercon por kontentigi bezonojn de ĉinaj vojaĝantoj post kiam ili revenas hejmen.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments