Pri Brazilo kaj Ĉinio

| 2016-05-04
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto

 

    Granda diferenco inter brazilanoj kaj ĉinoj estas tio, ke dum la unuaj preferas okupiĝi pri revado, la duaj laboras por realigi siajn revojn. Eble pro tio brazilano ofte havas negativan sintenon pri si mem, sia lando kaj kulturo: jen tio, kion la verkisto Nelson Rodrigues nomis "senrasula komplekso" (aludo al psikologia nocio "komplekso") kaj jene difinis ĝin: "la libervola subtaksado de brazilano pri si mem antaŭ eksterlando. Brazilano estas la malo de Narciso, kraĉas sur sia propra bildo". Ĉino estas la malo, fieras pri si mem kaj pri sia popolo, fieras pri la historio kaj la kulturo de sia lando kaj sin konsideras ekskluziva respondeculo pri propraj sukcesoj kaj fiaskoj.

 


Brazilano Evandro Carvalho prelegas en Ĉinio

 

    En tiu punkto mi rememoras la prelegon de mia samlandano Evandro Carvalho, kiam li menciis kiel brazilanoj imagas Ĉinion: lando plena de budhanoj, kiuj pasas la tagojn meditantaj en temploj, kaj lando kie la registaro influas ĉiujn aspektojn de ĉiutaga vivo de civitanoj. Loĝanta en Ĉinio dum tri jaroj, li ne trovis tiujn elementojn en la reala Ĉinio, kaj ankaŭ mi trovis Ĉinion tute malsimilan al tiu, kiu ekzistas en la kapoj de brazilanoj (kaj eble ankaŭ de homoj el multaj aliaj landoj).

 

    Pro la bildo de Ĉinio en Brazilo, mi ĉiam imagis ke ĉinoj estas aŭ budhanoj aŭ ateistoj, sed en mia unua tago en la lando mi preterpasis multajn islamajn restoraciojn kaj konstatis ke en mia laborejo ekzistas speciala manĝoparto por islamanoj, evidente ili estas sufiĉe multaj en la lando. Poste mi konatiĝis kun kristanoj kaj malkovris ke en Ĉinio estas preskaŭ tiom multe da katolikoj kiel en Brazilo. Budhanoj ja ekzistas, kaj estas multaj, tamen budhismo ne estas tiom influa en la ĉiutaga vivo de ĉinoj kiel eksterlandanoj kutime supozas. Ŝajnas al mi ke en Ĉinio diversaj religioj kunekzistas en egaleco kaj respektas unu la aliajn.

 

    La samon mi ne povas diri pri Brazilo, kie dum la lastaj jardekoj kreskis religia maltoleremo kaj kelkaj eklezioj komencis envolviĝi en politiko kaj havi kreskantan influon en la parlamento: deputitoj elektitaj per balotoj de samreligianoj proponas leĝojn por limigi la rajtojn de virinoj kaj aliaj homgrupoj, devigi religian edukadon en lernejoj kaj eĉ ebligi ŝtatan monsubtenon por eklezioj.

 

    Brazilanoj supozas ke en Ĉinio la registaro influas ĉiujn aspektojn de ĉiutaga vivo de civitanoj, kaj mi ne nur malkovris ke tio ne kongruas kun la vero, sed ankaŭ ke tiu difino aplikeblas al brazilanoj! Kiam oni provas fari bildon de aliulo, oni finfine bildigas sin mem: ĉino sin konsideras reganto de sia propra vivo, kulpigas nur sin mem pri siaj malbonaj elektoj, kaj ĉiam pretas riski kaj laboradi por realigi siajn revojn. Brazilano, male, ĉiam kulpigas aliulon, ofte la registaron, por siaj fiaskoj, kaj hezitas batali por siaj revoj ĉar pro iu detaleto ili ne povas realiĝi.

 

    Bona ekzemplo de tio: mi loĝis en studenta loĝejo kiu apartenas al emeritulo, kies filo diplomiĝis pri inĝenierado antaŭ pli ol jardeko, sed neniam laboris, ĉar laŭ li "la registaro konstruis tro da universitatojn, sekve estas tro da inĝenieroj en la labormerkato". Tamen ĉiuj miaj konatuloj de la universitato kiuj diplomiĝis pri inĝenierado nun laboras aŭ havas stipendion por plu studi en magistriĝa aŭ doktoriĝa nivelo, preskaŭ neniu, tamen, entreprenis, dum en Ĉinio multaj studentoj fondas propran firmaon antaŭ diplomiĝi. Kiom granda diferenco!

 

    Alia ekzemplo: mia familio ĉiam havis proksiman rilaton al heredantoj de bieno, kiuj simple ne scias kion fari pri ĝi. Iliaj avo kompetente mastrumis la negocon, gajnis monon kaj aĉetis aliajn bienojn, sed la genepoj estas perditaj, klopodis kulturi malsamajn plantojn, sed neniam lernis ĝisfunde pri la kulturo kiun ili volis planti kaj ĉiam rezignis antaŭ la unua malfacilaĵo. Anstataŭ labori kaj informiĝi pri gravaj aferoj koncernaj al la kulturo kiun ili planas investi, ili restas hejme plendantaj kontraŭ la kostoj, la malalta prezo de ilia produkto en la merkato, la manko de pluvo, ktp. Ilia situacio memorigas min pri la romano Fromaĝo, de la flandra aŭtoro Willem Elsschot.

 

    La diferencoj inter la entreprenemo de ĉino kaj la akomodiĝo de brazilano revenigas min al Radikoj de Brazilo, la ĉefverko de Sérgio Buarque de Holanda, pli specife al la ĉapitro titolita Laboro kaj aventuro. La aŭtoro, surbaze de la konduto de sociaj agantoj, diskutas la bazojn de brazila kulturo per la opozicio inter du malaj moraloj.

 

    Laboristo atentas unue pri la malfacilaĵoj de la entrepreno, ne pri la fina rezulto. Li pene klopodas dum longa tempo, investas ĉiujn siajn fortojn en ĝi, atentas al la detaloj, plantas la arbon por rikolti en la estonteco: lia spaco estas limigita kaj la tempo de la entreprenado estas longa. Al aventuranto, male, gravas la rezulto, ne la maniero atingi ĝin, sekve li ne limigas sian agadon al specifa kampo, atentas pri ĉiuj eblaj oportunoj kaj elektas tiun, kiu donos la plej rapidan rekompenson, volas rikolti la fruktojn sen planti la arbon. Kompreneble realaj homoj estas miksaĵo de tiuj du priskribitaj, sed la unuaj eŭropanoj kiuj entreprenis en Ameriko estis esence aventuremaj, kiuj vidis en la alia flanko de Atlantiko vastan aron da oportunoj rapide riĉiĝi, sed multaj, finfine, ne sukcesis realigi siajn revojn. Ĉu eble tie troviĝas la fonto de la "senrasula komplekso"?

 

    Ĉinoj estas konataj pro entreprenemo kaj lerteco en negocoj. Ili estas ĉiam pretaj aventuri, rigardas la oportunojn en la vasta kampo, tamen subite fariĝas laboristoj post malkovri la plej fekundan grundon. Tion ĉinaj enmigrantoj faris en Brazilo, kiam ili dekomence laboris en agrikulturo kaj masonado dum iom da tempo antaŭ fariĝi komercistoj post malkovri la plej taŭgajn lokojn kaj varojn por vendado.

 

    Multaj ĉinaj studentoj havas planojn starigi propran firmaon, kaj iliaj entreprenoj naskiĝas ankoraŭ en la universitato, kiam ili komencas disvolvi novajn teknologiojn kaj testi ilin en la merkato. Plejmulto de la brazilaj studentoj, male, revas pri salajrata laboro, per kiu ili povas senriske havi prestiĝon kaj komforton, kaj iliaj plej grandaj ambicioj estas penadi por kreskigi la profiton de siaj dungantoj, por tiel ricevi kiel premio altan postenon, kiu donas ne nur pli altan salajron, sed ankaŭ prestiĝon. Laŭ tiu perspektivo ĉino estas laboranto, kiu preferas investi en riska kaj laboriga negoco cele al granda rikolto, dum brazilano, aventuranto, preferas rapide kaj senriske ricevi etan parton de la rikolto de arbo plantita de aliulo kaj taksas sian sukceson surbaze de vivresumo.

 

    Interesa influo de tiu aventuremo/ laboremo de ambaŭ popoloj oni trovas en la universitatsistemoj de ambaŭ landoj: la aventuremaj brazilaj sciencistoj donas grandan atenton al baza scienco kaj aperigas multajn artikolojn en prestiĝaj sciencaj revuoj, sed registras malmultajn patentojn. Ĉinoj, male, ŝajnas al mi havi la patenton kiel celo, proponas partnerecon al firmaoj interesataj en ilia teknologio, ricevas de ili subtenon kaj sekve dividas kun ili la patenton. La sciencisto disvolvas tuj aplikeblan teknologion, dum la firmao metas ĝin en la merkato. Cetere ĉinaj firmaoj investas en disvolvo de teknologio, dum brazilaj entreprenantoj preferas importi teknologion jam testitan en la merkato: jen denove la laboristo kaj aventuranto, kaj paradokse la laboristo estas tiu riske entreprenas, dum la aventuranto donas prioritaton al sekureco!

 

    Alia interesa diferenco estas la graveco de familio: en Ĉinio familioj premas gefilojn por ke ili geedziĝu kaj nasku bebon, dum en Brazilo pli kaj pli da homoj elektas vivi solaj kaj ne havi infanon. Investi en infano estas por ĉino investi en sia propra estonteco: la gefiloj prizorgos la gepatrojn kiam ili estos maljunaj. En Brazilo antaŭ ne longe estis tiel, sed nuntempe ne plu: brazilano ŝparas monon, aĉetas sanasekuron, ĉion faras por lasi la gefilojn liberajn por sekvi siajn vivojn. Multaj elektas ne havi infanon, kaj multaj homoj, eĉ geedzoj, preferas loĝi solaj. Tio venigas al mia kapo frazon, kiun Evandro diris en sia prelego: "okcidento troigis individuismon kaj perdiĝis en soleco".

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments