El Popola Ĉinio>头条新闻>

Berlina Zooĝardeno akceptos ĉinajn grandajn pandojn

| 2016-05-05
Bookmark and Share

 

    Franca Radio Internacia raportis en la 3-a de majo, ke laŭ informo de Andreas Knieriem, estro de Berlina Zooĝardeno, Berlino, ĉefurbo de Germanio, akceptos paron da ĉinaj grandaj pandoj en 2017. Tiu afero estis decidita dum vizito de germana ĉefministro Angela Merkel en Ĉinio en 2015.

 

    Citante raporton de la Brandenburga Radio de Berlino la franca radio diris, ke gvidante sian germanan delegacion, Andreas Knieriem vizitis Pekinon kaj du bredejojn de grandaj pandoj en Ĉinio. Knieriem diris: "La interparolado kun Ĉinio estas konstruiva kaj fidinda." Germanio prunteprenos grandajn pandojn dum almenaŭ 15 jaroj por esplori kaj reprodukti. Ĉinaj fakuloj pri grandaj pandoj ekzamenos genon de tiuj grandaj pandoj, kiuj vojaĝos al Germanio, por konstati, ĉu ili povos generi bebon en Berlino. Laŭ propono de la ĉina registaro, ĉinaj grandaj pandoj estos pruntedonitaj al Germanio en julio 2017 dum la pintkunveno de G-20.

 

    Ekde 2007 Ĉinio ne plu donacas grandajn pandojn al aliaj landoj. La jara luprezo de paro da grandaj pandoj estas ĉ. unu miliono da usonaj dolaroj.

 

    La raporto diris, ke Berlino plenumis desegnadon de ejo por grandaj pandoj kaj komencos ĝian konstruadon en la venonta aŭtuno. Kiam grandaj pandoj Baobao kaj Yanyan vivis en la Berlina Zooĝardeno, ili estis "pandosteloj" ŝatataj de vizitantoj. Tamen eĉ per artefarita ensemado ili ne sukcesis havi sian idon. Germanio atendas rompon en reproduktado de alvenontaj grandaj pandoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments