El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana "kuir-feo" serĉas plej bongustan rizon en Ĉinio

| 2016-05-06
Bookmark and Share

 

    En Sakai de Osaka-gubernio, Japanio, 85-jara Murashima Tsutomu, konata kiel kuir-feo, mastrumis malgrandan restoracion Ginshariya-Gekotei dum pli ol 50 jaroj. En la 26a de aprilo la maljunulo ekveturis al Ĉinio por serĉi la plej bongustan rizon taŭgan por ĉinoj.

 

    Murashima estas bone konata en Japanio. Dum la tuta vivo li dediĉas sin al kuirado de rizaĵoj. Li diris al raportisto el la ĵurnalo Globa Epoko, ke pli kaj pli da ĉinoj vizitas lian restoracion pro ĝia granda reputacio.

 

    Tiutage la raportisto vidis lian lastan rizkuiradon en la restoracio antaŭ la vizito al Ĉinio. Informiĝinte, ke la raportisto venas de nordorienta Ĉinio, Murashima tuj demandis: "Ĉu via hejmloko havas bongustan rizon? Kie estas la plej bongusta rizo en Ĉinio?" Invitite de la Administra Centro de Internaciaj Markoj sub la Ĉina Asocio de Internacia Komerco, li serĉas bongustan rizon en Ĉinio kune kun siaj filo kaj bofilino. Li diris, ke li volas kuiri bongustan rizaĵon taŭgan por ĉinoj laŭ sia aparta recepto bazita sur multjaraj spertoj kaj helpi ĉinojn elfari plej bonan kuirilon.

 

    Murashima diris, ke li vizitis Ĉinion tri fojojn, kaj rimarkis la grandajn ŝanĝojn de la lando.

 

    Parolante pri la agreso de Japanio kontraŭ Ĉinio, li diris, ke kvankam li ne persone partoprenis en la milito, tamen kiel japano li devas pardonpeti pro la milito. Malgraŭ ĉio, estas Japanio, kiu komencis la militon. Li aldonis, ke li ĝojos, se li povos fari ion bonan por ĉinoj dum sia tri-jara vojaĝo en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments