El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo

| 2016-05-06
Bookmark and Share

Humphrey Tonkin

 

 

    Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) estis la temo de simpozio okazinta ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 21-an kaj 22-an de aprilo. Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NROj), kaj UN-oficistoj ĉeestis la aranĝon, kiu ekzamenis la lingvajn implicojn de la Celoj, starigitaj de la Ĝenerala Asembleo de UN kiel bazo de la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015-2030.

 

    Ĉefparolis Suzanne Romaine, eksa profesoro pri la angla lingvo ĉe Oksforda Universitato. Michael Ten-Pow, Speciala Konsilanto al la Kunordiganto de Multlingvismo ĉe UN, priskribis lian agadon por la antaŭenigo kaj konservado de multlingvismo ene de Unuiĝintaj Nacioj mem.

 

    Oni organizis la simpozion por substreki la gravecon de lingvo kiel ilo de komunikado de la Celoj al ĉiuj popoloj de la mondo, kaj kiel elemento en la sukcesa realigo de la Celoj mem. Aludante al la kvara Celo, pri altkvalita edukado, Timothy Reagan, de la Universitato de Majno (Maine), rimarkigis, ke, "estas interese noti, ke, spite al la kerneco de lingvaj demandoj en tiu ĉi Celo kaj aliaj, la lingvoj ne eksplicite menciiĝas ie ajn inter la Celoj mem, nek en esprimo de la celtabuloj atingendaj por realigi la celojn." "Malgraŭ siaj imponaj celpunktoj," aldonis profesoro Romaine, el Oksforda Universitato, la CDE "tamen ne agnoskas la centran rolon de la lingvo en la tutmonda debato pri malriĉo, daŭripovo, kaj justeco."

 

    La simpozio traktis la lingvojn ne nur kiel elementojn en la unuopaj Celoj, sed ankaŭ kiel ilojn por komuniki la Celojn kaj dialogadi kun multlingva mondo. Oni emfazis la gravecon de dudirekta komunikado, kiun ĉiu homo povu plene partopreni.

 

    "Edukado estas ŝlosila en sukcesigo de postkoloniaj evoluigaj iniciatoj por elimini ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn," deklaris Rosemary Salomone, profesoro pri juro ĉe St. John's University. "Kaj la aliaj CDE estas egale gravaj lingve," aldonis Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, prezidanto de la simpozio; "Kiel oni povas atingi egalecan traktadon antaŭ la leĝaro, aŭ enloĝeblajn urbojn, aŭ eĉ tutmondan kunordigitan agadon por elradikigi malsanon aŭ liveri puran akvon, se la homoj ne povas kunparoli kaj kunlabori pere de lingvoj kiujn ili ĉiuj komprenas?"

 

    La simpozianoj ĝenerale interkonsentis, ke oni devas dediĉi pli da atento al la lingvo en formulado kaj plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Dum la specialistoj pri evoluigo eble flue parolas la anglan, multaj el la homoj, kiujn ili celas servadi, scipovas neniujn el la ĉefaj mondaj lingvoj.

 

    La simpozio, kunvokita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, neformale organizita grupo de universitatanoj kaj praktikantoj, okazis sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj ties Fako pri Publika Informado, kaj de la Centro por Aplika Lingvistiko, kune kun la Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo LPLP (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). Subvenciis ĝin Esperanta Studa Fondaĵo(Esperantic Studies Foundation).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments