Mi ricevis dentokuracadon en Ĉinio

| 2016-05-09
Bookmark and Share

    Mi diversfoje vojaĝis en eksterlando, sed neniam bezonis kuracadon. En Ĉinio, tamen, mi loĝas ekde pli ol ses monatoj, kaj kompreneble pli aŭ malpli frue bezonus kuracadon en la lando.

 

    Nenio serioza okazis al mi, fakte la problemo okazis antaŭ du jaroj, en Brazilo, kiam unu el miaj dentoj rompiĝis kaj aperis truo inter du dentoj. Mi iris al dentisto en mia universitato kaj ŝi refaris la denton per porcelano. Jam de iom da tempo mi havis la impreson, ke la porcelano eroziiĝis iomete, kaj lunde dumnokte mi subite konstatis ĝian malaperon, verŝajne ĝi estis englutita kune kun mia vespermanĝo.

 


Mia kolego fotis min dum kuracado. En Brazilo oni kutime ne permesas tion

 

    Rezulte de tio, mi denove havis truon en la buŝo, devis uzi la dentojn de la alia flanko por manĝi, foje sentis iom da doloro pro la manko de protektilo al la nervo. Mia unua timo estis pri la kosto de riparado: en Brazilo mi povas riparigi mian denton senpage en publika kliniko aŭ kontraŭ malalta pago en privata kliniko, sed kiom kostus tion en Ĉinio? Mia sanasekuro ne repagas dentokuracadon. Alia problemo estas la lingvo: kiel klarigi al la dentisto pri mia problemo, se ni ne parolas la saman lingvon? Evidente mi bezonus interpretiston.

 

    Bonŝance El Popola Ĉinio provizis al mi la necesan helpon: kolegino de mia laborejo akompanis min al la hospitalo kaj atente prizorgis ĉion. Mi iris al la Mararmea Hospitalo, kiu troviĝas proksime al mia laborejo, kaj tie mi registriĝis kiel paciento kaj ricevis karton kiu permesas al mi agendi konsultojn, kaj mi ankaŭ povas antaŭpagi por kuracado kaj uzi la servon kiam necese. En la unua tago ne estis dentokuracisto en la hospitalo, sed oni informis nin pri la ebleco reveni la sekvan tagon, kaj eĉ sugestis agendi la konsulton kontraŭ 5 juanoj. Mi agendis ĝin kaj sekvatage devis atendi nur kelkajn minutojn por ricevi kuracadon. Homoj kiuj ne agendis konsulton devas atendi en vico.

 

    La dentisto iom trarigardis mian buŝon kaj petis X-radian ekzamenon. Tio estis tute ne atendita de mi, ĉar en Brazilo dentistoj malofte petas tian ekzamenon por tia kuracado, preferas propraokule vidi la problemon kaj decidi kion fari. Tamen la ekzameno rapide okazis kaj la rezulto estis tuj sendita al la dentisto per interreto kaj kiam mi revenis al lia kabineto, li jam estis rigardanta la rezulton. Eble pro tio en Ĉinio oni ofte uzas X-radian ekzamenon: en Brazilo oni ankoraŭ uzas la tradician procezon, kiu krom la pli alta kosto, postulas tempon por la rezulto, ĉar oni devas riveli la bildon sur plako. La cifereca procezo estas dulamena tranĉilo: unuflanke rapidigas la diagnozon, aliflanke kuraĝigas kuracistojn peti la ekzamenon pro ajna bagatela kialo, tiel ke ontaj kuracistoj ne plu kapablos diagnozi malsanojn sen helpo de teknologio.

 


X-radia ekzameno rivelas la problemon (blankaĵo): mankas peco al la dento

 

    Ĉina dentisto faris la samon kiun lia kolego faris al mi en Brazilo kiam mi havis similan problemon. Post la konsulto, tamen, li listigis la kostojn de la kuracado kaj mi devis iri al giĉeto por pagi ĝin, redoni la papereton en la etaĝo kie mi ricevis konsulton kaj sekve foriri. Finfine mi pagis malpli ol mi supozis, kaj plaĉis al mi la rezulto: mia dento bone aspektas, mi ne sentas doloron kaj povas manĝi senprobleme.

 

    Kiel antaŭe dirite, brazila dentisto farus tion sen la X-radia ekzameno, jen interesa diferenco inter dentistoj de ambaŭ landoj. Tuj post mia alveno en Ĉinio mi ankaŭ havis interesan sperton pri kuracado, kiam mi iris al kliniko por sanekzamenoj necesaj por mia restadpermeso en Ĉinio: por malinfekti mian haŭton antaŭ kolekti sangon, flegistino uzis brunan likvaĵon, dum en Brazilo oni uzas travideblan alkoholon. Ambaŭ likvaĵoj simile odoras, sed la ĉina ankaŭ anestezas, tiel ke mi ne sentis la pikon.

 

    Alia interesa afero por mi estis konstati, ke multaj el la aferoj kiujn brazilanoj plendas pri hospitaloj ankaŭ estas rimarkeblaj ĉi tie: foje ne estas seĝoj disponeblaj por ĉiuj pacientoj en la atendejo, oni povas atendi dum longa tempo por ricevi kuracadon, ne ĉiutage nek ĉiuhore vi trovos fakulojn pri ĉiuj malsanoj je via dispono. Mi ne bezonis atendi ĉar mi antaŭe agendis mian konsulton kontraŭ malgranda pago, sed oni diris al mi ke la atendado povas daŭri horojn. Mi memoras pri mia infaneco, kiam mi bezonis kuracadon kaj devis atendi dum ĉirkaŭ kvar horoj en vico de hospitalo, sed dum la lastaj fojoj kiujn mi uzis publikan hospitalon en Brazilo la atendado ne estis pli longa ol du horoj, foje duonhoro sufiĉis.

 

    Por mi, la ĉefa diferenco inter ambaŭlandaj sansistemoj estas tio, ke en Ĉinio oni ĉiam devas pagi por kuracado, dum en Brazilo oni povas ricevi kuracadon senpage en publikaj hospitaloj kaj klinikoj, aŭ pagi por privata servo. Por riĉulo tio estas detaleto, sed por malriĉulo senpaga kuracado estas nepre bezonata. Cetere en Brazilo ne nur konsulton, sed ankaŭ kuracilojn oni povas ricevi senpage. Loĝanta eksterlande mi kapablas pli bone kompreni kiom gravaj estas tiuj atingoj de Brazilo kaj bedaŭras pro tio, ke multaj el miaj samlandanoj ne agnoskas tion.

 

    Alia interesa afero en la hospitalo estas multaj aparatoj eksponataj antaŭ la dentokliniko: buŝ-malinfektaĵoj, dentobrosiloj (inkluzive elektraj!), dentokremoj ktp. Estas eksponataj kvazaŭ la loko estas merkato. Mi ne dubas ke dentistoj oferas tiujn produktojn al siaj klientoj, kaj ne scias ĉu ili estas tie por esti vendataj aŭ nur montrataj al la pacientoj, tamen multaj el tiuj varoj ne estas bezonataj en ĉiutaga dentoprizorgado, krom se pro iu problemo dentisto priskribas ĝin al vi.

 

    Ankaŭ kaptis mian atenton la rilato inter dentisto kaj paciento. Similan rilaton mi spertis en la kliniko kie mi havis sanekzamenon pasintjare: dum en Brazilo dentistoj kaj kuracistoj kutime babilas kun la paciento antaŭ kaj dum ekzameno, estas gajaj, klopodas krei bonan etoson, ĉinoj parolas la absolute necesajn informojn kaj ne prizorgas la homecajn trajtojn de kuracado. Fakulo kun tia temperamento en Brazilo estas evitata de pacientoj.

 

    Tiu kurioza rilato inter paciento kaj kuracisto en Brazilo memorigas min pri taglibro de eksterlandano kiu vizitis Brazilon kiam ĝi estis portugala kolonio, kaj raportis pri komercisto, kiu bezonis amikiĝi kun la klientoj por igi sian negocon monprofita. Sérgio Buarque de Holanda uzas tiun rakonton kiel ekzemplo de grava eco de la brazila popolo, nome elkoreco, pri kio mi klarigos en la sekva artikolo. Miaj patrino kaj avino ĉiam havis iugradan fidelecon kaj amikecon al kelkaj komercistoj kaj liverantoj de diversaj servoj, foje eĉ aĉetis ion nebezonatan simple por plaĉi al la "amiko". Mi, miaflanke, ĉiam aĉetas tion kion mi strikte bezonas kaj malŝategas kiam vendistoj proponas al mi profiti la okazon por aĉeti ankoraŭ alian varon. Mi ĉiam klopodas apartigi amikecon de aliaj sferoj de mia vivo, kaj eble pro tio ĉiam sentis min iugrade fremda en mia propra lando.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments