El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiale komenciĝis konstruado de la plej longa ŝoseo de Pakistano

| 2016-05-09
Bookmark and Share


Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif (la unua de maldekstre) faras parolon en la ceremonio.
 

    La 6-an de majo okazis en Pakistano senvualiga ceremonio de la superrapida ŝoseo de Karaĉio al Lahore, kiu estas la plej granda voj-infrastrukturo de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro. Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif prezidis la ceremonion, kiun ĉeestis pli ol 2 000 personoj el Ĉinio kaj Pakistano. Post sia lanĉo al la trafikado, ĝi plibonigos la transportan situacion de Pakistano, antaŭenigante regionan ekonomian disvolviĝon. La superrapida ŝoseo fariĝos surtera ĉefvojo, kiu tra Hindio ligos Ĉinion kaj la Hindan Oceanon.

 

    La superrapida ŝoseo ligos la ekonomion de la suda regiono de Pakistano kaj tiun de la norda. En aprilo 2015, kiam la ĉina ŝtatestro vizitis Pakistanon, la du landoj subskribis interregistaran kadran interkonsenton pri la projekto, per kiu konstruiĝos aŭtoŝoseo longa je 393 kilometroj. En 3 jarojn, konstruiĝos 6 ambaŭdirektaj vojoj, sur kiuj aŭtoj povos veturi per la rapideco de 120 kilometroj hore. La kompanio Ĉina Konstruado respondecas pri la projekto, kies kontrakto valoras 2.89 miliardojn da usonaj dolaroj. La sumon liveris la Eksporta kaj Importa Banko de Ĉinio.

 

    Nawaz Sharif diris en la senvualiga ceremonio, ke la ŝoseo post finkonstruiĝo ligos la pakistanan urbon Karaĉio kaj la ĉinan urbon Kaŝgaro, helpante la komunikadon inter Pakistano, Ĉinio, Irano, Afganio kaj aliaj landoj en Mez-Azio. La projekto havos grandan signifon por Pakistano, emfazis Nawaz Sharif.

 

    Laŭ taksado, konstruado de la projekto povos krei pli ol dek mil laborpostenojn. Inĝenieroj de planado kaj konstruado tute venas de Ĉinio, kaj ankaŭ granda parto de maŝinoj kaj ekipaĵoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments