El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bopatrino vojaĝis el Usono por viziti sian bofilon en malliberejo de Ĉinio okaze de la Patrina Tago

| 2016-05-09
Bookmark and Share


Renkontiĝo de kolombia kondamnito kaj lia patrino
 

    Posttagmeze de la 6-a de majo, emociaj scenoj okazis en malliberejo de la urbo Dongwan en Guangdong-provinco, suda Ĉinio. Por festi la Patrinan Tagon (la 8-a de majo) tiu malliberejo aranĝis la aktivaĵon "La Amo de Patrinoj estas Senlandlima kaj la Amo inter Familianoj Kovras malliberejon". Ĉ. 100 patrinoj venis el diversaj lokoj de la mondo al la malliberejo por renkontiĝi kun siaj gefiloj.

 

    Gefiloj lavis al siaj patrinoj la piedojn

 


Kondamnito lavas al sia patrino la piedojn.
 

    Dum la aktivaĵo estis la ĉenero -- kondamnitoj lavis al siaj patrinoj la piedojn. Ĉiuj ĉeestantoj ploris, kiam kondamnitoj prenis pelvojn da varma akvo, kaŭre demetis la ŝuojn de siaj patrinoj kaj lavis al ili la piedojn.

 

    Bopatrino flugis de Usono por viziti sian bofilon

 

    "La ĉina registaro estas tiom humana, vere laŭdinda!" 75-jara usondevena ĉina sinjorino Lin kelkfoje ripetis sian dankon al la malliberejo pro tio, ke ĝi liveris al ŝi la ŝancon viziti sian bofilon Ahua.

 

    Antaŭ kelkaj tagoj en sia loĝejo en Los-Anĝeleso Lin respondis telefon-alvokon el la malliberejo. Tio tre emociigis la familianojn. Pro malfacila moviĝo de la patrino de Ahua, Lin, kiel reprezentanto de la familio, ekflugis de Los-Anĝeleso al Hongkongo en la sekva tago kaj poste veturis per aŭtobuso al Dongwan por viziti lin.

 

    La alveno de la 75-jara bopatrino tre kortuŝis Ahua kaj li ne dormis dum du noktoj. Li malkaŝe diris, ke vidinte bonan sanstaton de la bopatrino, li malpezigis sian mensan ŝarĝon. "Mi penados por refoje mallongigi puntempon, kaj eble povos reveni hejmen en la venonta jaro por renkontiĝi kun miaj familianoj." Ahua estas plena de memfido pri la estonteco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments