El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de Familioj

| 2016-05-10
Bookmark and Share

 

    La 15-a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Familioj, kies ĉi-jara temo estas "Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco." Nome de la miloj da Esperanto-parolantaj familioj, kiujn ĝi bonvenigis inter si tra la jaroj, Universala Esperanto-Asocio esprimas sian daŭran sindediĉon al tiuj idealoj, inkluzive de la tri aspektoj ĉi-jare emfazataj: (1) La sano kaj bonfarto de infanoj kaj junuloj, (2) Ekvilibro inter laboro kaj familio kaj la rezultaj sanefikoj, kaj (3) Pli alta vivokvalito por pli aĝaj personoj.

 

    Ekde sia fondiĝo en 1908, nia Asocio laboras por transponti la dividojn inter homoj kaj nacioj. Ne malofte, tiuj agadoj kondukas al internaciaj geedziĝoj kaj la starigo de familioj kies infanoj ĉehejmas en pli ol unu kulturo. Antaŭ cent jaroj, meze de la Unua Mondmilito, la juna Asocio laboris, el sia sidejo en la neŭtrala Svislando, por utiligi la Internacian Lingvon Esperanto kiel ilon por reunuigi familiojn dividitajn de la milito, kaj por starigi kontakton kun familianoj izolitaj de siaj parencoj.

 

    En pacaj periodoj, ni celis disvastigi la lernadon kaj instruadon de Esperanto kiel vojon por malfermi la mondon al infanoj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj egale; al ĉiuspecaj familioj, ĝi reprezentas unikan manieron por partopreni en internacia komunumo ligita per vojaĝado, literaturo kaj aliaj komunaj spertoj. Hodiaŭ la Asocio organizas ĉiujaran tutmondan renkontiĝon de Esperanto-parolantaj infanoj, kaj niaj aliĝintaj asocioj en pluraj landoj aranĝas ĉiujare kunvenojn de Esperanto-parolantaj familioj.

 

    En la hodiaŭa tago, en mondo kie multe tro da familioj estas dividitaj aŭ dislokitaj de milito kaj politika subpremo, kie multe tro da familioj vivas en malriĉeco aŭ sub minaco de malsano, kie multe tro da familioj vane serĉas ekvilibron inter laboro kaj familio, ni esprimas nian firman deziron, nome de ĉiuj parolantoj de Esperanto, labori por pli sana, pli egaleca, pli tolerema kaj pli paca mondo en kiu la familia vivo estu plifortigita en maniero kiu avantaĝas ĉiujn familiojn kaj ĉiujn individuajn familianojn.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments