El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia forumo pri marŝado en Pekino

| 2016-05-10
Bookmark and Share

    La 9an de majo en la distrikto Mentougou de Pekino okazis la unua internacia forumo pri marŝado. La Pekina Iniciato pri Marŝado estis publikigita post diskuto kaj interŝanĝo de la ĉeestantoj en la forumo kun la temo "marŝado por pli bona vivo". La forumo estis kunaranĝita de Pekina Sporta Administracio, la distrikta registaro de Mentougou ktp.

 

 

    En la lasta semajnfino en Mentougou malfermiĝis la Sepa Pekina Internacia Festivalo de Monta Piedirado kaj okazis la unua stadio de piedirado laŭ la antikva vojo en okcidenta Pekino kun la partopreno de pli ol 3 500 homoj. Krome, la jara kunveno de la Internacia Ligo de Marŝado unuafoje okazos en Ĉinio ĉi-jare. Pro tiuj okazaĵoj Pekino okazigis la forumon kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 150 homoj, inkluzive de reprezentantoj el ĉinaj kaj internaciaj sport-organizoj, entreprenoj kaj la distrikta registaro de Mentougou kaj rilataj fakuloj el Usono, Belgio, Nederlando, Israelo kaj Indonezio.

 

 

    La festivalo estas la kvara internacia sportkonkurso en Pekino post la maratono, publika teniskonkurso kaj publika bilard-konkurso. Kiel unu el la aranĝoj agnoskitaj de la Internacia Ligo de Marŝado, ĝi komenciĝis en 2010 kaj okazis jam sep fojojn. Ĉiufoje ĝi tiras dekmilojn da ĉinaj kaj alilandaj amatoroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments